Lajos Kövér | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de marto 1825 en Tisa Nouă | |
Morto | 11-an de aprilo 1863 (38-jaraĝa) en Peŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Ida Komlóssy Kövérné vd | |
Infanoj | Ilma Kövér vd | |
Profesio | ||
Okupo | attorney at law • verkisto • ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lajos Kövér [lajosx kovEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kövér Lajos estis hungara juristo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis rétháti, lia edzino estis Ida Komlóssy Kövérné.
Lajos Kövér[1] naskiĝis la 11-an de marto 1825 en Wiesenhaid (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Tisa Nouă en Rumanio, li mortis la 11-an de aprilo 1863 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio).
Biografio
Lajos Kövér frekventis lernejon en Arad (urbo), poste li studis juron en Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad) (1841–1842) kaj Reĝa Universitato de Pest. Ekde 1845 li estis honora prokuroro kaj grava figuro de la opozicio. Dum la Hungara revolucio de 1848 li batalis, en la sekva jaro li estis leŭtenanto. Post la fiasko li estis devigsoldato en norda Italio. En 1851 li povis hejmenveni al urbo Pest kaj okupiĝis pri la literaturo. En la sekva jaro li debutis kiel dramisto, kiuj estis videblaj en Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ankaŭ redaktis plurajn gazetojn. Li edziĝis en 1861, lia edzino naskis filinon.
Elektitaj dramoj
- Estve és reggel (1853)
- A szép Marquisné (1854)
- Celestina (1856)
- Gazdagság és szegénység (1857)
- Nőm meghalt (1857)
Lia libro
- Kövér Lajos színművei (elektita dramaro, 1860)