Lajos Hegedűs | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1818 en Kisújszállás | |
Morto | 18-an de julio 1860 (42-jaraĝa) en Peŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Lina Bodenburg vd | |
Profesio | ||
Okupo | teatra produktoro • aktoro • dramaturgo • tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lajos Hegedűs [lajoŝ hegedUŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegedűs Lajos estis hungara aktoro, teatrestro, dramisto, reĝisoro. Lia edzino estis Lina Bodenburg.
Lajos Hegedűs Arkivigite je 2017-02-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 18-an de aprilo 1818 en Kisújszállás, li mortis la 18-an de julio 1860 en Pest (urbo).
Biografio
Lajos Hegedűs frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Debrecen. Li interrompis la lernadon kaj li aliĝis al trupo de Lajos Fáncsy. Li estis tie membro inter 1836-1838, poste en trupo de Dávid Kilényi inter 1838-1840. En la 1840-aj jaroj li daŭris la aktoradon, kiel migranta aktoro, eĉ li estis teatrestro en Hungara Teatro en Kassa en 1844, en Győr en la sekva jaro. Inter 1851-1853 li apartenis al Nacia Teatro de Pest, denove inter 1858–1859. Liaj dramoj (ankaŭ tradukitaj) estis prezentitaj en la Nacia Teatro. Li mortis pro depresio, ĉar lia edzino (same aktoro) frue mortis.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare: La Dresado de la Megero - Vincentio
- Alexandre Dumas (filo): Gauthier Margit - Rieux Gaston
Elektitaj dramoj
- A hazatértek (1851)
- Bíbor és gyász (premiita dramo, 1856; germane post 2 jaroj)
- Róma leánya (1859)
- A kaméliás hülgy, origine La dame aux camélias - tradukaĵo de Alexandre Dumas (filo)