Lajos Hanzó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1952 (71-jaraĝa) en Szarvas |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Familio | |
Patro | Lajos Hanzó |
Okupo | |
Okupo | elektrika inĝeniero • scienca esploristo |
Lajos Hanzó [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hanzó Lajos estas hungara-angla inĝeniero, profesoro, membro (ekstera (2016)) de Hungara Scienca Akademio. Lia samnoma patro estis Lajos Hanzó (historiisto).
Lajos Hanzó naskiĝis la 18-an de majo 1952 en Szarvas.
Biografio
Lajos Hanzó akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1976. En la studjaro 1980 li esploris en Erlangen. Li doktoriĝis en 1983, li kandidatiĝis (CSc) en 1992 en Budapeŝto, li akiris sciencan gradon DSc jam en Southampton en 2004. Li pasis longajn jarojn en la angla urba universitato, kie li instruas kaj okupiĝas pri telekomunikado, poŝtelefonoj, WiFi. Spite la longan foreston li havas teknikajn ligojn kun la universitato en Budapeŝto.
Elektitaj kontribuoj
- Voice and audio compression for wireless communications (2007)
- Near-capacity variable-length coding regular and EXIT-chart-aided irregular designs (2011)
Fontoj
- oficiala paĝo Arkivigite je 2016-06-12 per la retarkivo Wayback Machine angle
- hungarlingva biografio
- angle
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.