Lajos Haan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1818 en Sámsonháza |
Morto | 12-an de aŭgusto 1891 (72-jaraĝa) en Békéscsaba |
Tombo | Békéscsaba |
Lingvoj | slovaka • hungara • latina • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto de kristanismo • luterana pastoro • historiisto • etnografo • arkeologo • verkisto • tradukisto • instruisto |
Lajos Haan [lajoŝ han], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haan Lajos, slovake Ľudovít Haan estis slovaka-hungara pastro, historiisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1877). Lia patro estis János Haan, lia frato estis pentristo Antal Haan.
Lajos Haan naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1818 en Sámsonháza. Li mortis la 12-an de aŭgusto 1891 en Békéscsaba.
Biografio
Lajos Haan apartenis al la slovaka minoritato en Hungarujo. Li frekventis mezlernejojn en Mezőberény kaj Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio), universitatojn en Germanio. En 1842 li ekinstruis en Selmecbánya. En 1848 li iĝis pastro en Nagylak, sed poste li partoprenis en la liberecbatalo en 1849. Ekde 1855 li estis pastro en Békéscsaba. Baldaŭe li estis eklezia notario.
Memorigiloj
- 2 memortabuloj en Békéscsaba
Verkaro (elekto)
- Békés-Csaba mezővárosa hajdani és mostani állapotjáról (Pri iama kaj nuna stato de kampurbo Békéscsaba) (1845)
- Időszaki tábla Magyarország történelméhez (1866)
- Jena hungarica, sive memoria hungarorum a tribus proximis saeculis acad. jenensi ad scriptorum (1858)
- A keresztény egyház történetei (Historioj de la kristana eklezio) (1866)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.