Lajos Grendel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1948 en Levice | ||||
Morto | 18-an de decembro 2018 (70-jaraĝa) en Bratislavo | ||||
Lingvoj | hungara • angla • slovaka vd | ||||
Ŝtataneco | Slovakio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ágota Sebők vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • literaturkritikisto • redaktoro • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | hungara literaturo • literatura kritiko • redaktado vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lajos Grendel [lajoŝ], hungare Grendel Lajos estis hungara verkisto, kritikisto kaj profesoro vivanta en Slovakio. Lajos Grendel naskiĝis la 6-an de aprilo 1948 en Levice, li mortis la 18-an de decembro 2018.
Biografio
Lajos Grendel apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste en Slovakio. Li frekventis universitaton en Bratislavo. Ekde 1970 li komencis verkadi. Inter 1973-1992 li estis redaktoro en eldonejo Madách, poste li redaktis revuon. En 1974 li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn. Li ankaŭ edukis en universitato. Li ricevis premion Kossuth de Hungario en 1999, inter 1982-2011 ankaŭ aliajn hungarajn kaj slovakan premiojn.
Verkaro (elekto)
- noveloj, ekzemple Hűtlenek 1970; Bőröndök tartalma (Enhavo de valizoj) 1987; Vezéráldozat selektitaj noveloj 1996
- romanoj, ekzemple Éleslövészet 1981, 1998; Tömegsír 1999; Négy hét az élet (Kvar semajnoj estas la vivo) 2011
- eseoj, ekzemple Elszigeteltség vagy egyetemesség 1991
- el la verkaro estis tradukitaj al la franca: Tir à balles 1986; Les Cloches d'Einstein 1998
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.