Lajos Fáncsy | ||
---|---|---|
![]() Litografio pri Lajos Fáncsy el 1854 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1809 en Pécs | |
Morto | 22-an de decembro 1854 (45-jaraĝa) en Peŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great vd | |
Familio | ||
Infanoj | Ilka Fáncsy vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • reĝisoro • tradukisto • poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lajos Fáncsy [lajoŝ fAnĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fáncsy Lajos estis hungara aktoro, reĝisoro, tradukisto, teatrestro. Lia filino estis Ilka Fáncsy.
Lajos Fáncsy naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1809 en Pécs, li mortis la 22-an de decembro 1854 en Pest (urbo).
Biografio
Lajos Fáncsy studis en Reĝa Universitato de Pest, sed allogis lin la teatra vivo kaj en 1828 li sukcese debutis en migranta teatro en Pest (urbo). En la sekvaj jaroj li havis rolojn en diversaj teatroj kaj province kaj en Buda-Pest. En 1837 li estis unu el la fondintoj de Hungara Teatro de Pest. En la sekva jaro li estis ankaŭ reĝisoro, post jaroj ĉefreĝisoro. Inter 1849 kaj 1852 li estis ankaŭ teatrestro, sed li ĝismorte estis tie aktoro.
Elektitaj roloj
- József Katona: Banuso Bánk - Biberach
- William Shakespeare:
- La Tragedio de Reĝo Lear - Edgar
- Hamleto - titolrolo
- La Venecia Komercisto - Shylock
- Otelo, la maŭro de Venecio - Jago
- La Tragedio de Reĝo Lear Edgar
- Moliére: Tartufo - titolrolo
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Wurm
Elektitaj kontribuoj
- tradukaĵoj de Walter Scott, Victor Hugo, Lope de Vega kaj aliaj
Elektitaj trupanoj
Fontoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2009-10-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.