Lajos Dinnyés
Persona informo
Dinnyés Lajos
Naskiĝo 16-an de aprilo 1901 (1901-04-16)
en Alsódabas
Morto 3-an de majo 1961 (1961-05-03) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Sendependa Civita Partio de Teretposedantoj kaj Terlaboristoj vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Lajos DINNYÉS [lajoŝ dinjEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dinnyés Lajos estis hungara politikisto, ministro, ĉefministro, parlamentano.

Lajos Dinnyés naskiĝis la 16-an de aprilo 1901 en Alsódabas. Li mortis la 3-an de majo 1961 en Budapeŝto.

Biografio

Lajos Dinnyés frekventis kalvinanan mezlernejon en Budapeŝto, poste li plulernis en agrikultura akademio en Keszthely. Post lernado komence li okupiĝis kun la familia bieno. Li edziĝis en 1941.

Lajos Dinnyés estis

  • ekde 1930 ano de la Partio de Sendependaj Etbienuloj
  • en 1931-1939 kaj 1945-1961 parlamentano,
  • ekde 1947 ministro pri defendo
  • inter 1947.05.31 kaj 1948.05.10 ĉefministro de Hungario, kaj
  • ekde 1948 ĉefdirektoro de la Tutlanda Agrikultura Biblioteko kaj Dokumentiga Centro.

Fontoj

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.