Lajos Csabai Ékes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Engel Lajos |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1896 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de novembro 1943 (47-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikartisto |
Lajos Csabai Ékes [lajoŝ ĉabai Ekeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csabai Ékes Lajos estis hungara pentristo, grafikisto. Lia origina familia nomo estis Engel ĝis 1914.
Lajos Engel naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1896 en Budapeŝto, li malaperis en 1944 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Engel devenis el juda familio. Li studis unue en Industriarta Altlernejo de Imre Simay kaj Ferenc Helbing, poste en Hungara Belarta Altlernejo de István Réti, fine en privata lernejo de Károly Kernstok. Li batalis dum la 1-a mondmilito, kie li vundiĝis. En 1919 li fondis pentristan-grafikistan lernejon, en 1922 li studvojaĝis al Italio, post 2 jaroj al Germanio. Komence li pentradis, poste li faris grafikajn laborojn (afiŝoj, ilustraĵoj). Dum la 2-a mondmilito li plurfoje estis trudlaboristo. Li edziĝis en 1922 kaj 1932, intertempe en 1929 li eksedziĝis.
Elektitaj ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1920)
- Budapeŝto (1925, 1947)
- Lejpcigo, Budapeŝto (1927)
- mondekspozicio de Barcelono (1929)
- Parizo (1931)
- Milano (1933)
Elektitaj pentraĵoj
- Táj gyárral
- Akt bordó drapéria előtt
- Parkrészlet
- Tájkép fákkal
- Reggel
- Napsütötte táj
- Önarckép (1942)
Elektitaj grafikaĵoj
- Asztalnál (ksilografiaĵo)
- Art deco jelenet
- Art deco hölgyek padon (ksilografiaĵo)