Ludoviko Boross | |
---|---|
Naskonomo | Lajos Boross |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1925 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de julio 2014 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ĝenroj | cigana muziko |
Profesio | muzikisto, kaj violonisto |
Persona informo | |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | muzikisto • violonisto |
Lajos Boross [lajoŝ boroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boross Lajos estis elstara hungara violonisto pri popolmuziko. Lia familia nomvarianto estis Boros.
Lajos Boross naskiĝis la 7-an de januaro 1925 en Budapeŝto kaj mortis la 8-an de julio 2014 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Boross devenis el cigana familio. Li lernis violonadon jam antaŭ la lernojaroj. Li komencis sian karieron jam en 1938, sed baldaŭe li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Lia ĉefinstruisto estis Ede Zathureczky. Li fondis orkestron en 1942 kaj li prezentis popolan aŭ ciganan muzikon en famaj restoracioj. En 1950 oni fondis orkestron Hungara Ŝtata Popola Orkestro, kie li iĝis la ĉefa violonisto. En 1972 li kune muzikadis kun Yehudi Menuhin en restoracio de Fiŝista Bastiono. En 1985 oni fondis orkestron Cigana Orkestro kun cent anoj, kie li iĝis la ĉefa violonisto. En 1998 li iomete malsaniĝis kaj li ne plu muzikadis. Li ricevis premion Kossuth en 2006, pli frue ekde 1951 ankaŭ aliajn premiojn.
Eldonaĵoj (elekto)
- The Virtuosos of Gypsy Music (Hungaroton HCD10212)
- Spectacle du palais des congrès de Paris (EMI - 1995)
- Danses et chants folkloriques de Hongrie Directeur de l'Ensemble folklorique d'état Hongrois (Philips P.10.118 R)
Memorigiloj
- memorkolono en Budapeŝto
Fontoj
- Hungara Vikipedio