Lajos Bónis | |
---|---|
![]() Lajos Bónis en 1896 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Bónis Lajos János |
Naskiĝo | la 9-an de septembro 1863 en ![]() |
Morto | la 19-an de septembro 1935 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lajos Bónis [lajoŝ bOniŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bónis Lajos estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia nobela antaŭnomo estis tolcsvai [tolĉvai].
Lajos Bónis naskiĝis la 9-an de septembro 1863 en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio), li mortis la 19-an de septembro 1935 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Bónis estis korusano inter 1881-1884, poste li aliĝis al gravaj provincaj teatroj. Li denove estis en la ĉefurbo en trupo de Zsigmond Feld inter 1893-1895, poste li denove havis rolojn province (ekzemple trupo de Lajos Makó (1895), de Ignác Krecsányi (1896-1898), Mihály Szendrey (1901-1902)). Li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto) inter 1906 kaj 1926, poste li pensiuliĝis.
Elektitaj teatraj roloj
- Aristofano: Felhők - Amynias
- Mór Jókai: Az aranyember - Tódor Krisztyán
- Eugène Scribe: Egy pohár víz - markizo Torcy
Elektitaj filmaj roloj
- Őrház a Kárpátokban (1914) – hungara oficiro
- Becstelen becsület (1919)
- Diadalmas élet (1923) – servisto
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.