Lajos Bálint | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de julio 1929 en Delnița | ||||
Morto | 4-an de aprilo 2010 (80-jaraĝa) en Odorheiu Secuiesc | ||||
Tombo | Delnița vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | rumana vd | ||||
Ŝtataneco | Rumanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
Helpepiskopo en Alba Iulia | |||||
Dum | 1981-1990 | ||||
Episkopo de Alba Iulia | |||||
Dum | 1999-1991 | ||||
Ĉefepiskopo de Alba Iulia | |||||
Dum | 1991-1993 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lajos BÁLINT, hungare BÁLINT Lajos [ba:lint lajoŝ] (naskiĝis en Delniţa la 6-an de julio 1929, mortis en Odorheiu Secuiesc la 4-a de aprilo 2010) estis rumanuja hungara romkatolika episkopo kaj ĉefepiskopo. Li estas entombigita en sia naskiĝvilaĝo.
Kariero
Lajos Bálint studis teologion en Alba Iulia kaj oni ordinis pastro lin la 28-an de aprilo 1957. Unue li estis helppastro en Sfântu Gheorghe, poste paroĥestro en Alungeni, Sândominic kaj Odorheiu Secuiesc, kie li estis ankaŭ ĉefdekano de la distrikto. La 29-an de septembro 1981 oni ordinis lin episkopo de la romkatolika diocezo Alba Iulia. Li estis dum naŭ jaroj helpepiskopo. La episkopan postenon li transprenis la 29-an de aprilo 1990. La Sankta Patro nomumis Lajos Bálint kiel la unua ĉefepiskopo de la sama romia katolika diocezo la 5-an de aŭgusto 1991. Ĝis la fino de la jaro 1993 li okupis tiun postenon kaj tiam li retiriĝis pro malsano. Li vivis kiel pensiulo en Izvoru Mureşului kaj en Odorheiu Secuiesc.