Laia Costa | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Laia Costa i Bertran | ||||
Naskiĝo | 18-an de februaro 1985 (39-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Ramon Llull University vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro vd | ||||
Laborkampo | kina aktorado vd | ||||
Aktiva dum | 2011– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Laia COSTA Bertrán (Barcelono, 18a de februaro 1985) estas hispana aktorino de kino kaj televido, famiĝinta per sia protagonista rolo en la germana filmo Victoria (2015), pro kiu ŝi ricevis nombrajn premiojn. Ŝi partoprenis en filmoj en Hispanio, Germanio, Rusio, Argentino, Britio kaj Usono.
Kariero
En 2011 ŝi ludis fiksan rolon en la televida serio de Antena 3 Bandolera, en kiu ŝi ludis la rolon de Inés dum unu jaro. Ŝi revenis al televido per protagonista rolo en la serio de TV3 Pulseras Rojas, en kiu ŝi ludis la rolon de Rym en la dua sezono de la serio. Poste ŝi estis unu de la ĉefaj aktrinoj en la fantasta serio de Antena 3 Cuéntame un cuento.
En 2015 ŝi estis protagonisto de la trilero Victoria de la germana reĝisoro Sebastian Schipper, filmita en reala tempo, per kiu ŝi kandidatis en la European Film Awards, iĝis la unua eksterlanda aktorino kiu ricevis premion Lola kaj ricevis la Premiojn Gaudí kaj Sant Jordi. Inter 2015 kaj 2016 ŝi formis parton de Cites de TV3 kaj Carlos, Rey emperador de Televisión Española en kiuj ŝi ludis la rolojn de Paula kaj María de Austria respektive.
En 2022, ŝi revenis al Internacia Kinfestivalo de Berlino por la premiero de Cinco lobitos de la reĝisorino Alauda Ruiz de Azúa, kiu en la Festivalo de Malago en marto samjare estis ege sukcesa kaj ŝi kunricevis la Arĝentan Biznaga kun Susi Sánchez. Pro tiu rolo de Amaia, juna patrino, ŝi ricevis la Goya-premion al la plej bona protagonista aktorino, la Premion Platino, la Premion Feroz, la Premion Forqué ktp.
Filmoj
Jaro | Titolo | Rolulo | Reĝisoro | Notoj |
---|---|---|---|---|
2012 | Tengo ganas de ti | Serpentulino | Fernando González Molina | |
2013 | Y otro año, perdices | Claudia | Marta Díaz de Lope | Kurto |
2014 | Fort Ross | Lucía | Yuriy Moroz | |
Razones | Luna | Oriol Cuadern | Kurto | |
2015 | Victoria | Victoria | Sebastian Schipper | |
Palmeras en la nieve | Daniela | Fernando González Molina | ||
No me quites | Laura | Laura Jou | Kurto | |
2016 | Las pequeñas cosas | Laia | Alberto Rodríguez | Kurto |
2017 | Newness | Gabi | Drake Doremus | |
Nieve negra | Laura | Martín Hodara | ||
2018 | Only You | Elena | Harry Wootliff | |
Life Itself | Isabel | Dan Fogelman | ||
Duck Butter | Sergio | Miguel Arteta | ||
Piercing | Mona | Nicolas Pesce | ||
Maine | Bluebird | Matthew Brown | ||
2022 | Cinco lobitos | Amaia | Alauda Ruiz de Azúa | |
2023 | Els encantats | Irene | Elena Trapé | |
Un amor | Nat | Isabel Coixet | ||
El maestro que prometió el mar | Ariadna | Patricia Font | ||
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Laia Costa en la hispana Vikipedio.