Lahiĝan · لاهیجان | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo de Irano | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Gilano | ||
Telefonkodo | 0141 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 167 544 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 12′ N, 50° 0′ O (mapo)37.20722222222250.003888888889Koordinatoj: 37° 12′ N, 50° 0′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 4 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lahijan [+] | |||
Lahiĝan (perse لاهیجان) estas universitata urbego, distrikta ĉefurbo kaj mara feriejo en la Provinco Gilano, en norda Irano. La loknomo signifas: loko, kie silko akireblas.
Bazaj informoj
- Areo: 1,428 km²
- Supermara alteco: 4 m
- Loĝantaro: 101,073 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: +98-13
Geografio
Lahiĝan situas ĉe la Kaspia Maro sur ties marborda ebenaĵo kaj iom sur la norda deklivo de la Montaro Elborz. Raŝto troviĝas 37, Teherano 212 km .
Historio
En la antikvaj tempoj Lahiĝan estis unu el la plej gravaj silko-produktantaj centroj de Irano. Inter la konkerintoj menciindas la mongoloj kaj rusoj. Sub brita koloniado de Hindio ruza iranano spionadis teknologion de teokultivo, poste en Lahiĝan komenciĝis produktado de la teoj. La urba municipo estis fondita en 1928.
Ekonomio
Lahiĝan historie estis turismocentro de la islama mondo dum malsamaj epokoj, krome ofte grava komerca centro de la regiono. Pri la silko kaj teo jam estas priskribo pli supre. Nuntempe pro la kulturo kaj favora klimata kondiĉo Lahiĝan estas grava turistnabo en norda Irano.
Klimato
Lahiĝan havas kaspian aŭ subtropikan klimaton. La averaĝa precipitaĵo varias inter 1200 kaj 1800 mm. La klimata privilegio de Lahiĝan prezentas fekundan naturan vegetaĵaron.
Trafiko
En Lahiĝan trairas la ĉefvojo inter Raŝto-Ŝario, krome estas lokaj vojoj al Kaspia Maro respektive al interno de la lando.
Vidindaĵoj
Fontoj
- interalie WikiTrans
Eksteraj ligiloj
- moskeo
- moskeo
- maŭzoleo
- brika ponto
- akvorezervujo