Laguna del Marquesado | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16316 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Rodrigo Rubio | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 57 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1,13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 11′ N, 1° 40′ U (mapo)40.1776687-1.6714976Koordinatoj: 40° 11′ N, 1° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 320 m [+] | ||
Areo | 37,91 km² (3 791 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Laguna del Marquesado [+] | |||
Laguna del Marquesado [laGUna delmarkeSAdo] (Lageto de la Markislando) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝia nomo derivas el iama aparteno al la Markislando de Moya, kreita de la Katolikaj Gereĝoj fine de la 15a jarcento, aktuale en proprieco de la Duko de Alba.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas lagunero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 43 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,13 loĝ/km².
Situo
Laguna del Marquesado estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Alta en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,318 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 37,91 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°10′40″N 1°40′17″Ok.
Historio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Laguna del Marquesado, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Laguna del Marquesado kie oni alvenis al la nunaj 43.
Natura Rezervejo
La Natura Rezervejo de la Laguna del Marquesado, situa en la municipa teritorio de Laguna del Marquesado (Cuenca), estas en bela loko, ĉe la ŝoseo Cañete-Tragacete. Tiu singulara lageto estas ĉirkaŭata de kareksaro kaj en ĝi loĝas nombraj akvobirdoj. La Laguna del Marquesado estas malgranda humidejo de karsta deveno, formata de la ŝtopigo de la rojo Soto kiel konsekvenco de la formado de traverta bariero, de nesalaj kaj permanentaj akvoj. La vegetaĵaro estas abunda kaj diversa kun specioj tipaj kaj restintaj en regionoj eŭrosiberiaj, aktuale en precizaj enklavoj kie ankoraŭ restas la kondiĉoj de malsekeco tre minacataj de la klimata ŝanĝo. Speciale gravas specie en danĝero al formorto kiel Sparganium natans. Estas gravaj birdoj la agloj, nizo, buteo, malgrandaj podicepoj, platbeka anaso, galinolo kaj fuliko. La truto konstituas unu el la plej gravaj valoraĵoj de la rezervejo.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.