Biologia klasado | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||
Lagodon rhomboides (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La pinglofiŝo aŭ Lagodono, Lagodon rhomboides, estas salakva fiŝo de la familio Sparedoj kaj la ununura specio de sia genro. Ĝi loĝas ĉefe en subtropikaj neprofundaj marbordaj akvoj de la marbordoj de Atlantiko kaj de la Golfo en Usono kaj Meksiko.[1]
Aspekto
La pinglofiŝo estas malgranda fiŝo, kiu kreskiĝas nur ĝis ĉirkaŭ 11.4 cm. Kaj maskloj kaj inoj havas arĝentecan nuancon ĝenerale, 5 aŭ 6 ses vertikalajn helbrunecajn striojn flanke. Ili havas olivecan dorson, kun flava kaj blanka pigmentado kaj blua, verda kaj purpura irizeco.[2] Ties antaŭa dorsa naĝilo havas 12 rigidajn spinojn kapablaj surface piki la homan haŭton (de tie la komuna nomo pinglofiŝo) kaj poste estas 12 pli mallongaj mildaj spinoj.
Notoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.