Lago de Silso Silsersee Lej da Segl | ||
---|---|---|
Lago de Silso | ||
Mapo de la Lago de Silso | ||
lago | ||
Ĉefaj fontoj | Eno | |
Ĉefaj elfluoj | Eno | |
Setlejoj | Sils-Maria, Sils-Baselgia, Malojo, Isola | |
Areo de la baseno | 66 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 776207 / 143164 (mapo)46.4166666666679.73083333333331796.61Koordinatoj: 46° 25′ 0″ N, 9° 43′ 51″ O; CH1903: 776207 / 143164 (mapo) | |
Supermara alteco | 1'796,61 m ü. M. | |
Surfaca areo | 4,1 km²[1] | |
Maksimuma longo | 5,0 km | |
Maksimuma larĝo | 1,4 km | |
Akva volumeno | 137 000 000 m³[1] | |
Maksimuma profundo | 71 m[1] | |
Averaĝa profundo | 35 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 2,2 jaroj | |
Borda longo1 | 14,994 km[1] | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Lago de Silso (germane Silsersee, romanĉe Lej da Segl) estas lago en kantono Grizono en Svislando.
Geografio
La Lago de Silso estas la plej supra kaj plej okcidenta de la tri lagoj en Supra Engadino, kiujn ligas la rivero Eno. La lago situas sur la teritorio de la komunumoj Silso en Engadino kaj Bregaglia. Ĉirkaŭ la lago situas la vilaĝoj Sils-Baselgia en nordoriento norde de la elfluo de Eno, Sils-Maria, en oriento sude de Eno, Isola sude de la lago kaj kiel la nomo indikas ima insulo, Malojo okcidente de la lago ĉe la alfluo de Eno. Ĉefa alfluanto krom Eno estas el sudo la rivero Aua da Fedoz, krome de la norda alfluas diversaj montoriveretoj.
Turismo
La Lago de Silso estas la plej alte situanta lago en Eŭropa kun komerca ŝipveturado. La lago estas somere tra ŝatata por breta velado. Vintre trans la frostigita lago pasas la Engadina Skimaratono.
Historio
La lagoj de Supra Engadino estiĝis post la fino de la lasta malvarmepoko, kiam la alpaj glaĉeroj retiriĝis. Origine la tri lagoj Lago de Silso, Lago de Silvaplano kaj Lago de Sankta Maŭrico formis unusolan, grandan lagon. Dum mezepoko la episkopo de Koiro posedis la fiŝkaptorajtojn sur la lagoj, kiujn li en la jaro 1288 luis al la familio von Planta. La Svisa Federacia Tribunalo malpermesis en la jaro 1934 post multjara kverelo projektojn por elektrocentraloj el la jaroj 1905 kaj 1908. [2]
Friedrich Nietzsche
Dum la someroj de la jaroj 1881 ĝis 1888 Friedrich Nietzsche pasigis la somerojn en Sils-Maria, kaj tie skribis kelkajn de siaj gravaj verkoj inter kiuj la duan parton de Jen diris Zaratuŝtro.[3]