Lago de Klöntal Klöntalersee | ||
---|---|---|
baraĵlago | ||
Ĉefaj fontoj | Klön | |
Ĉefaj elfluoj | Löntsch | |
Areo de la baseno | 82,82 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 717210 / 209430 (mapo)47.0255555555568.9805555555556848Koordinatoj: 47° 1′ 32″ N, 8° 58′ 50″ O; CH1903: 717210 / 209430 (mapo) | |
Supermara alteco | 848 m | |
Surfaca areo | 3,29 km² | |
Maksimuma longo | 5 km | |
Maksimuma larĝo | 1 km | |
Akva volumeno | 0,0564 km³ | |
Maksimuma profundo | 49 m | |
Averaĝa profundo | 30 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 20 tagoj | |
La Lago de Klöntal (germane Klöntalersee, alemane ankaŭ: Chlüsee) estas natura baraĵlago, kiu estiĝis per rokfalo. Ek de la jaro 1908 ĝi estas utiligato por la produktado de elektra energio kaj la natura baraĵo arte fortigita kaj altigita. La lago situas en la valo de la rivero Klön (alemane Chlü) en la Alpoj en la Kantono Glaruso, en centra Svislando. Ĝia alfluanto estas la rivero Klön, kies fonto troviĝas en Kantono Ŝvico, kaj ĝin nutras ankaŭ la elfluanto de la glaĉero Glärnischfirn, kiu situas 2000 metrojn super la lago sur la monto Glärnisch. La elfluanto de la lago nomiĝas Löntsch, kiu fluas en Netstal al la rivero Linth. La Lago de Klöntal apartenas al la akvokolekta regiono de la Valenlago, Lago de Zuriko kaj Limato.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.