Lago de Hallwil Hallwilersee | ||
---|---|---|
![]() | ||
lago • area not part of a municipality of Switzerland | ||
Ĉefaj fontoj | Aabach | |
Ĉefaj elfluoj | Aabach | |
Setlejoj | Beinwil ĉe la lago, Meisterschwanden, Seengen, kaj aliaj | |
Areo de la baseno | 128 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 658819 / 237321 (mapo)47.2841666666678.2161111111111449Koordinatoj: 47° 17′ 3″ N, 8° 12′ 58″ O; CH1903: 658819 / 237321 (mapo) | |
| ||
Supermara alteco | 449 m ü. M.[1] | |
Surfaca areo | 10,3 km²[1] | |
Maksimuma longo | 8,4 km | |
Maksimuma larĝo | 1,5 km | |
Akva volumeno | 215 000 000 m³[1] | |
Maksimuma profundo | 47 m[1] | |
Averaĝa profundo | 28 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 3,9 jaroj | |
Borda longo1 | 19,088 km[1] | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Lago de Hallwil (germane Hallwilersee) estas lago en la kantonoj Argovio kaj Lucerno en Svislando.
Geografio
La lago etendiĝas en la tiel nomita Seetal (en Esperanto Lagovalo) de sudo al nordo. Ĝi kovras areon de 10,3 km² kaj havas longecon de 8,4 kilometroj kaj maksimuman larĝecon de 1,5 km.
Al- kaj elfluanto
La ĉefa alfluanto kaj ankaŭ elfluanto estas la rivero Aabach, kiu havas sian originon en la Lago de Baldegg kaj alfluas en Möriken-Wildegg kunfluinte kun Bünz al Aro.
Komunumoj ĉirkaŭ la lago
Ĉirkaŭ la lago de Hallwil situas komencante en nordo kaj tiam daŭrigante en la senco de la horloĝo ĉirkaŭ la lago: Boniswil, Seengen, Meisterschwanden, Fahrwangen, Aesch, Hitzkirch, Beromünster, Beinwil ĉe la lago, kaj Birrwil.
La komunumo Hallwil, kiu donis al la lago sian nomon ne situas ĉe la bordo de lago, sed norde de ĝi ĉe la bordo de la elfluanto Aabach.
Referencoj
- 1 2 3 4 5 Seen (Bundesamt für Umwelt BAFU) (germane). Alirita 2020-01-18, en germana vikipedio.