Lago de Ägeri | ||
---|---|---|
Ägerisee | ||
lago • glaĉera lago | ||
Ĉefaj fontoj | Hüribach | |
Ĉefaj elfluoj | Lorze | |
Setlejoj | Oberägeri, Unterägeri | |
Areo de la baseno | 4,068 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 689599 / 219792 (mapo)47.1230555555568.6194444444444724Koordinatoj: 47° 7′ 23″ N, 8° 37′ 10″ O; CH1903: 689599 / 219792 (mapo) | |
Supermara alteco | 724 m[1] | |
Surfaca areo | 7,2 km²[1] | |
Maksimuma longo | 5,4 km | |
Maksimuma larĝo | 1,4 km | |
Akva volumeno | 357.0 milionoj m³[1] | |
Maksimuma profundo | 82 m[1] | |
Averaĝa profundo | 49 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 6,8 jaroj | |
Borda longo1 | 15,214 km[1] | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Lago de Ägeri (en la germana lingvo: Ägerisee) estas lago en Kantono Zugo, Svislando.
Priskribo
La areo de Ägerisee estas proksimume 7,2 km²[1]. La lago situas je alteco de 724 m s. m. kaj ĝia maksimuma profundo estas 82 m[1]. La ĉefa alfluanto estas la Hüribach, ĝia elfluanto estas la rivero Lorze, kiu fluas al Reuss. Ek de la jaro 1992 la lago servas kiel rezervujo por trinkakvo.
Historio
La lago estas postlasaĵo de retiriĝinta glaĉero de la lasta malvarmepoko de antaŭ proksimume 13000 jaroj. En 1315 ĉe la bordoj de la Lago de Ägeri okazis la Batalo de Morgarten.
Lokoj ĉirkaŭ la lago
La plej grandaj municipoj ĉe la lagobordo estas Oberägeri kaj Unterägeri.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Akvanivelo de Unterägeri de la svisa federacia oficejo pri ĉirkaŭaĵo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.