Kivu | ||
---|---|---|
Lago Kivu formas parton de limo de Ruando kaj Kongo Kinŝasa | ||
plurtavola lago • lago | ||
Speco de la lago | Lagoj de rifta valo, plurtavola lago | |
Ĉefaj elfluoj | Rivero Ruzizi | |
Insuloj | Idjwi | |
Setlejoj | Goma (Kongo) Bukavu (Kongo) Kibuye (Ruando) Cyangugu (Ruando) | |
Areo de la baseno | 7000 km² | |
Landoj de la baseno | Ruando, Kongo Kinŝasa | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 1° 47′ 47″ S, 29° 9′ 39″ O (mapo)-1.796388888888929.160833333333Koordinatoj: 1° 47′ 47″ S, 29° 9′ 39″ O (mapo) | |
| ||
Supermara alteco | 1460 m | |
Surfaca areo | 2700 km² | |
Maksimuma longo | 89 km | |
Maksimuma larĝo | 48 km | |
Akva volumeno | 500 km³ | |
Maksimuma profundo | 480 m | |
Averaĝa profundo | 240 m | |
Kivu estas unu el la Grandaj Lagoj de Afriko. Ĝi kuŝas sur limo inter la Kongo Kinŝasa kaj Ruando, kaj estas en la Albert-Rifto, okcidenta parto de la Granda Rifto. Kivu elfluas en riveron Ruzizi, kiu fluas suden en lagon Tanganjiko. La lago estas loko kie multaj viktimoj de la ruanda genocido de 1994 estis ŝutitaj.
Geografio
La lago kovras tutecan surfacan areon de 2700 km² kaj estas je alto de 1460 metroj pli supre de la marnivelo. La laga lito sidas sur rifta valo kiu estas malrapide tirata aparten, kaŭzante vulkanan agadon en la areo. La lago estas ĉirkaŭbarita per majestaj montoj farantaj ĝin belege aspektanta.
Granda insulo, Idjwi, kuŝas en la lago, kaj inter setlejoj sur ĝia bordo estas Bukavu, Kabare, Kalehe, Saké, Goma en Kongo kaj Gisenyi, Kibuye, Cyangugu en Ruando.
La unua eŭropano vizitinta la lago estas germano grafo Gustav Adolf von Götzen en 1894. Ekde tiam tie estas vidataj fortegaj landlimaj konfliktoj.
Kemio
Kivu estas unu de tri sciataj eksplodantaj lagoj, kune kun Nyos (kiu spertis fortegan lagan renversiĝon) kaj Monoun. Analitiko de geologia historio de Kivu indikas ke periodo masiva biologia mortado estas proksimume 1000 jaroj.