Lafcadio Hearn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Patrick Lafcadio Hearn | ||||
Naskiĝo | 27-an de junio 1850 en Lefkado | ||||
Morto | 26-an de septembro 1904 (54-jaraĝa) en Ōkubo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto • brustangoro vd | ||||
Tombo | tombejo Zōŝigaja vd | ||||
Religio | budhismo vd | ||||
Lingvoj | angla • japana • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Brita imperio • Japanio • Irlando vd | ||||
Alma mater | Ushaw College vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Surgeon-Maj. Charles Bush Hearn vd | ||||
Patrino | Rosa Antonia Cassimati vd | ||||
Gefratoj | James Daniel Hearn vd | ||||
Edz(in)o | Setsu Koizumi • Althea Foley vd | ||||
Infanoj | Kiyoshi Koizumi • Iwao Inagaki vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Koizumi Yakumo vd | ||||
Okupo | verkisto • universitata instruisto • romanisto • scenaristo • profesoro • poeto • literaturkritikisto • verkisto de porinfana literaturo • kolektisto de fabeloj • ĵurnalisto • tradukisto vd | ||||
Laborkampo | ĵurnalismo • horora literaturo • translating activity • instruo vd | ||||
Aktiva dum | 1884– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lafcadio HEARN estis naskita en 1850 en Lefkado, (Grekio) de greka patrino kaj irlanda patro, kaj pasis sian infanaĝon en Anglio, Francio kaj Usono. Li iĝis ĵurnalisto, tradukis Théophile Gautier, vivis dum iom da tempo en insulo Martiniko, kaj fine alvenis Japanion en 1890.
Tie li verkis la plej gravan parton de sia laboro. Lafcadio Hearn edziĝis kun japanino, kaj estis la unua eŭropano iĝanta japana civitano. Li tiam prenis novan nomon: Koizumi Yakumo (小泉八雲), Koizumi (Fonteto) laŭ la familinomo de lia edzino, Yakumo (ok nuboj) laŭ la kromnomo de ŝia naskiĝloko. Instruisto por angla literaturo en la universitato de Tokio, li estis tiel interpretanto de la okcidenta kulturo al siaj studentoj. Per siaj libroj li estis ankaŭ, kaj precipe, la interpretanto de la tiam nekonata japana kulturo al eŭropaj legantoj.
Li priskribas de ene per klara kaj agrabla stilo la ĉiutagan vivon, la malnovajn tradiciojn, kaj la superstiĉojn de sia nova lando.
En epoko, kiam japanoj malkovris okcidenton, ekŝatis ĝin kaj kopiis ĝin (virinoj surmetis krinolinojn....) Lafkadio Hearn montris al japanoj la valoron de ilia kulturo. En Matsue, kie li vivis, oni povas viziti lian domon, sekvi tra la urbo la itineron de li ŝatatan; tie li estas kvazaŭ dio.
Listo de libroj
- Glimpses of Unfamiliar Japan (1894)
- Kokoro (1895)
- Kwaidan, kajdano (1903)
- An Attempt at an Interpretation (1904)
En esperanto legeblas Ĉe stacidomo tirita de "Kokoro"