Lacanche | |
komunumo | |
La urbodomo | |
Oficiala nomo: Lacanche | |
Regno | Francio |
---|---|
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo |
Departemento | Côte-d'Or |
Kantonoj de Francio | Beaune |
Arondismento | Arnay-le-Duc |
komunumaro | Pays d'Arnay-le-Duc |
Rivero | Lacanche |
Situo | Lacanche |
- koordinatoj | 47° 04′ 33″ N 04° 33′ 37″ O / 47.07583 °N, 4.56028 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 447 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 350 m s. m. |
Areo | 7,16 km² (716 ha) |
Loĝantaro | 594 (2012) |
Denseco | 82,96 loĝ./km² |
Urbestro | Pierre Gobbo |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 21334 |
INSEE | 21230 |
Situo de Lacanche kadre de Francio
| |
Situo de Lacanche kadre de Côte-d'Or
| |
Vikimedia Komunejo: Lacanche | |
Retpaĝo: www.communedelacanche.fr | |
Laŭloka nomo : Lacanchois | |
Lacanche [la.kɑ̃ʃ] Aŭskulti estas francia komunumo situanta en departemento Kostodorio kaj en regiono Burgonjo-Franĉkonteo.
Geografio
La vilaĝo situas 22 km nordokcidente de Beaune. La komunumo enhavas la vilaĝon Lacanche kaj la vilaĝeton Serve. La rivero Lacanche trapasas la komunumon. Estas ankaŭ lageto.
Industrio
La SIL[1] (industria kompanio de Lacanche) fabrikas kuirfornojn (marko Lacanche kaj Westahl).
Historio
La vilaĝo havas malnovan tradicion en metalurgio.
Estis ankaŭ ŝtonminejoj por fabriki etajn sabloŝtonajn muelŝtonojn[2].
Vidindaĵoj
La preĝejo de stilo "ŝuokesto" ne havas fesnetrojn. Ĝi enhavas klasitajn freskojn. Ĝi datiĝas de 1844.
Notoj kaj referencoj
- ↑ La kuirfornofabriko
- ↑ André Beuchot. (2014) Curieux de Côte-d'Or. Eldonejo de André Beuchot.
Vidu ankaŭ
Interna ligilo
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.