Laborforto estas tuta kvanto de laborkapabluloj, aŭ senlaboruloj aŭ okupataj. En la marksisma ekonomiko laborforto estas difinita kiel aro de fizikaj kaj mensaj kapabloj de homo, uzataj por produktado de varoj aŭ servoj. La nomo de la prezo de la laborforto estas la salajro. Ĝi tion reprezentas, kion la laborulo bezonas por reprodukti sian laborforton: nutraĵo, vestoj, loĝejo, edukado, sano, emerita pensio, kaj tiel plu.
Rilataj temoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.