Laadano | |
konstruita lingvo • apriora lingvo | |
---|---|
Skribo | latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | neniu lando |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | ldn |
Glottolog | laad1235 |
Angla nomo | Láadan |
Franca nomo | láadan |
Laadano (Láadan, el láad = percept kaj dan = lingv) estas konstruita lingvo verkita de Suzette Haden Elgin en 1982 por testi la Sapir-Whorf hipotezon por virinoj, specife por testi ĉu okcidentaj lingvoj emas esti pli esprimivaj por viroj ol por virinoj. La lingvo aperis en ŝia sciencfikcia trilogio Native Tongue kiel fikcilingvo.
Morfologio
Laadan estas aglutina lingvo. Ĝi uzas afiksojn por indiki malsamajn sentojn kaj humorojn, kiuj en naturaj lingvoj povas esti indikitaj nur per tono aŭ gestoj.
Ekzemploj de Laadano
- Originala kanteto (Unu du tri, nun arbaren ni) por infanoj en la franca
Un deux trois, je m'en vais au bois,
Quatre cinq six, pour cueillir des cerises,
Sept huit neuf, dans mon panier neuf,
Dix onze douze, elles seront toutes rouges.
- Traduko en Láadan
Nede shin boó, sháad le olin(e)dim,
Bim shan bath, sháal(e)ya yuwan wa,
Um nib bud, láad le olim(e)nal,
Thab i wil, náal(e)ya yod náyod.
Videogalerio
(Angla lingvo)