Návštěvníci | |
---|---|
televida serio | |
Originala lingvo | ĉeĥa lingvo |
Origina lando | Ĉeĥoslovakio, Francio, Svislando, Okcidenta Germanio, Germanio |
Ĝenro | sciencfikcia televida serio, sciencfikcia filmo, porfamilia filmo, komedia filmo |
Reĝisoro | Jindřich Polák |
Aktoroj | Vladimír Brabec • Dagmar Patrasová • Josef Bláha • Josef Dvořák • Jiří Datel Novotný • Viktor Král • Dagmar Havlová • Eugen Jegorov • Vlastimil Brodský • Klára Pollertová • Vladimír Menšík • Jiří Lábus • Jitka Molavcová • Dana Bartůňková • Jan Hartl • Jiří Císler • Jiří Kodet • Laďka Kozderková • Jiří Krampol • Helena Růžičková • Ondřej Vetchý • Bořivoj Navrátil • Otto Šimánek • Jan Čenský • Miroslav Moravec • Jana Švandová • Jana Břežková • Zdeněk Martínek • Jitka Zelenohorská • Otakar Brousek, Sr. • Zdenka Procházková • Marie Málková • Mahulena Bočanová • Jan Přeučil • Jaroslav Tomsa • Václav Vydra • Martin Stropnický • Vladimír Hrabánek • Zuzana Burianová • Jaroslav Mareš • Lída Plachá • Vladimír Kratina • Petr Svárovský • Zora Jandová • Jan Skopeček • Ilona Svobodová • Václav Štekl • Lubomír Kostelka • Oldřich Velen • Zdeněk Srstka • Miloslav Kročil • Elena Strupková • Jiří Žák • Josef Střecha • Milan Svoboda • Ludmila Zábršová-Molínová • Anna Wetlinská • Jan Kuželka • Milan Klásek • Jitka Nováková • Jaroslav Rozsíval • Lukáš Bech • Karel Koloušek • Jiří Havel • Jaromír Kučera • Jan Kehár • Božena Fixová • Zdeněk Hodr • Daniel Dítě • Stanislava Wanatowiczová Bartošová • Ludmila Slancová • Jana Viscáková • Luďa Marešová • Karel Hábl • Ilja Kreslík • Vera Kalendová-Nejezchlebová • Vladimír Pospíšil • Alena Procházková • Josef Šebek • Roman Hájek • Karel Hovorka st. • Q101113066 • Mnislav Hofman • Monika Hladová • Jaroslav Rava • Jiřina Steimarová • Petr Drozda • Jiří Žák |
Muziko de | Karel Svoboda |
Amplekso | |
Sezonoj | 1 |
Epizodoj | 15 |
Daŭro sen reklamoj | 30 |
Elsendo | |
Elsendita | septembro 1983 – 11 feb. 1984 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
La Vizitantoj estas ĉeĥa televidserio por infanoj. Ĝi estiĝis dum la jaroj 1981 – 1983 kaj rilatas pri sciencfikciaj temoj.
Reĝisoro Jindřich Polák, scenaristo Ota Hofman kaj aktoro Otto Šimánek (en »La vizitantoj« li korpigas lernejan direktoron) jam bone kunlaboris dum la televidserio »Pan Taŭ«. Kum la jaroj 1981 – 1983 kreiĝis »La vizitantoj« kiel komuna produktaĵo de Ĉeĥa televido kaj kelkaj aliaj eŭropaj landoj.
La muzikon kreis la ĉeĥa komponisto Karel Svoboda, de li estas interalie la muziko ankaŭ de la televidserio »Ferdinando la fluganta« (»Létající Čestmír«). Ambaŭ muzikoj haveblas ankaŭ sur aŭd-laserdisko.
Orientgermane oni pli proksime restis ĉe la ĉeĥaj nomoj kaj trovis pli taŭgajn esprim-tradukojn.
Priskribo
Indikoj pri la televidserio
- Titolo: »La vizitantoj«
- Germanaj titoloj: Okcidentgermane: »Die Besucher«, orientgermane: »Expedition Adam ’84«
- Origina titolo: »Návštěvníci«
- Kreiĝlandoj: ĈSSR, FRG, Svisio, Francio
- Kreiĝjaroj: 1981–1983
- Poepizoda longeco: ĉirkaŭ 30 minutoj
- Epizodoj (nombro): 15 (16)
- Origina lingvo: Ĉeĥa
- Muziko: Karel Svoboda
- Ideo: Ota Hofman, Jindřich Polák
Aktoroj
- Josef Bláha (rolo: akademiulo Rudolph FILIP)
- Josef Dvořák (rolo: Leo KANE/Emil KARAS)
- Jiri D. Novotny (rolo: d-ro Jaques MICHELLE/Michael NOLL)
- Dagmar Patrasová (rolo: Emilia FERNANDEZ/Katharina JANDOVA)
- Viktor Král (rolo: geniula knabo Adam BERNAU)
- Vlastimil Brodský (rolo: la granda instruisto Anton Dr[ahoslav] DRCHLIK)
- Eugen Jegorov (rolo: patro de la geniula knabo, Karl BERNAU)
- Dagmar Veškrnová (rolo: patrino de la geniula knabo, Alice BERNAU)
- Jitka Molavcová (rolo: Lenchen)
kaj multaj aliaj
Resumo
2484 la tero estas endanĝerigata per kometo; ĝi povus kaŭzi vojŝanĝon de la terglobo. Savo estu formulo de la geniulo Adam Bernau, li ĝin infanaĝe kreis 1984 kaj notis en kajero, sed la kajero forbruliĝis.
La Akademiulo Filip proponas tempvojaĝan ekspedicion; oni decidas ke okazu tiel, Filip iĝas ekspediciestro. Per aŭtomobilo – laŭaspekte de la marko »Lada Niva«, sed preparita kaj por tempvojaĝi kaj por multaj aliaj kromkapabloj – la ekspedicio reenvojaĝas je 500 jaroj.
Montriĝas ke planoj estas unu kaj realo io tute alia ...
Epizodoj
- En la jaro 2484
- Ŝtupoj al pasinteco
- Kontakto
- Agplano »kajero 1«
- Ne kaptu atenton
- La sekreto de la granda instruisto
- Kermeso je noktomezo
- Geniulo en ublieto
- 43 gradoj da febro
- Adamo 84 vokata
- Okazis morgaŭ
- Milionoj el estonteco
- Makamuflite
- Akvo kaj ploroj
- Eta riparo pri la mondo
- Vizito ĉe la vizitantoj (dokumentada filmeto pri la serio)
Laserdiskoj
Ĉe la ĉeĥa parto de la entrepreno »Universal« 2004 aperis aŭd-laserdisko kun la muzikoj pri kaj »Ferdinando la fluganta« kaj »La vizitantoj«.
Simila jam en formo de sondisko haveblis, 1984 la germana entrepreno »Supraphon« eldonis, n-ro 1113 3473H.
Eksteraj ligiloj
- pri »La vizitantoj« en la interreta filmoj-kartaro (Internet Movie Database)
- pri »La vizitantoj« ĉe TSFSI germane
- Retpaĝo pri »La vizitantoj« Arkivigite je 2008-10-24 per la retarkivo Wayback Machine, kun multaj fotoj ĉeĥe
- Ampleksa ŝatantoj-paĝo] pri »La vizitantoj« Arkivigite je 2008-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Expedition Adam 2007 Arkivigite je 2008-10-19 per la retarkivo Wayback Machine germane