La suerte dormida
filmo
Originala titolo La suerte dormida
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 21 nov. 2003
Ĝenro filma dramo
Kameraado Antonio Calvache
Reĝisoro(j) Ángeles González-Sinde
Produktisto(j) Gerardo Herrero
Scenaro Ángeles González-Sinde  Belén Gopegui
Rolantoj Pilar Castro  Alfonso Vallejo  Adriana Ozores  Ana Wagener  Félix Gómez  Pepe Soriano  Carlos Kaniowsky  Antonio Muñoz de Mesa  Joaquín Climent  Francesc Orella  Fernando Soto  Alfonso Vallejo  Josu Ormaetxe
IMDb

La suerte dormida (La dormanta sorto) estas hispana filmo de 2003 reĝisorita de Ángeles González-Sinde.[1]​ Ĝi estis la unua filmo de tiu ĉi reĝisorino, ĝis tiam nur scenaristino.

Estis planita titolo "Historio de struto ĉe sablokampo", sed la subita morto de Dulce Chacón antaŭ la premiero kaj tuj post la publikigo de ŝia lasta romano "La voz dormida", kiu poste estis adaptita al kino kelkajn jarojn poste fare de Benito Zambrano, kondukis al nova titolo omaĝe al Dulce Chacón.​[2]

Intrigo

Amparo (Adriana Ozores) estas advokatino kiu estis perdinta siajn edzon kaj filon en trafikakcidento, en kiu ŝi estis la ŝoforino. Ŝi klopodas antaŭenigi sian vivon sekvante rutinon, sed ŝi plue sentas doloron interne. Iam ŝi devas defendi kazon de monkompenso pro maldungo. Dekomence ŝi ne deziras okupiĝi prie, sed iom post iom tio iĝas obsedo.[3]

La historio estas iel bazita sur reala kazo de monkompenso pro akcidento en minejo.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Adriana Ozores, Amparo
  • Félix Gómez, Agustín
  • Pepe Soriano, José
  • Carlos Kaniowsky, Floro
  • Fanny de Castro, Rosa
  • Chani Martín, Genaro
  • Antonio Muñoz de Mesa, Peláez
  • Josu Ormaetxe, laboristestro
  • Pilar Castro, Sonia
  • Joaquín Climent, Hormaeche
  • Francesc Orella, Miguel Ángel
  • Fernando Soto, Dua laboristo
  • Ana Wagener, Begoña Castilla

Referencoj

  1. La suerte dormida (2003), konsultita la 4an de marto 2021.
  2. «La Suerte Dormida (Curiosidades) :: CINeol». www.cineol.net. konsultita la 4an de marto 2021.
  3. «La suerte dormida». ELMUNDO. konsultita la 4an de marto 2021.

Eksteraj ligiloj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La suerte dormida en la hispana Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.