La piel que habito
filmo
Originala titolo La piel que habito
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 19 maj. 2011
Ĝenro filma dramo, filmo pri seksatenco kaj venĝo, horora filmo, sciencfikcia filmo, samseksemeca filmo, spekulativa filmo, body horror film, filmo bazita de literatura verko, melodrama
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Agustín Almodóvar  Esther García Rodríguez
Scenaro Pedro Almodóvar  Agustín Almodóvar  Thierry Jonquet
Filmita en Madrido  Hispanio
Loko de rakonto Toledo
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Antonio Banderas  Elena Anaya  Marisa Paredes  Jan Cornet  Roberto Álamo  Blanca Suárez  Susi Sánchez  Eduard Fernández  José Luis Gómez  Bárbara Lennie  Fernando Cayo  Concha Buika  Esther García Rodríguez  Carmen Machi  Agustín Almodóvar  Guillermo Carbajo  Sheyla Fariña  Chema Ruiz
Produktinta firmao El Deseo
Honorigoj Saturn Award for Best International Film BAFTA Award for Best Film Not in the English Language Goya Award for Best Original Music Goya Award for Best Actress Goya Award for Best New Actor Goya Award for Best Makeup and Hairstyles
IMDb

La piel que habito (trad.La haŭto kiun mi loĝas) estas hispana filmo de 2011 reĝisorita de Pedro Almodóvar. La filmado finiĝis en 2010,[1] kaj premiero okazis la 2an de septembro 2011. Temas pri adaptaĵo de la romano Mygale de la franca verkisto Thierry Jonquet.

Ĝi estas la 18a filmo de Almodóvar kaj ricevis diversajn premiojn, inter kiuj kvar Goja-premioj (inter kiuj, al la plej bona protagonista aktorino) kaj la brita BAFTA al la plej bona eksterlanda filmo. La filmo estis parto de la oficiala elekto de la 64a Festivalo de Cannes en 2011.

La ĉefaj aktoroj estis Antonio Banderas, Elena Anaya, Marisa Paredes kaj Blanca Suárez.

Intrigo

En Toledo, en 2012, la doktoro Robert Ledgard (Antonio Banderas), prilaboras sintezan haŭton, nome revolucia tekniko kiu plibonigas lian reputacion. Sed estas sekreto pri la testoj kiujn li faras ĉe kobaja virino, nome Vera, kiu loĝas enfermita en lia bieno en la regiono de Toledo. La rilato inter la kuracisto kaj lia pacientino estas problemo por la nura persono kiu kunkonas la sekreton: nome Marilia, la fidela servistino de la kirurgo.

Geaktoraro kaj roluloj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La piel que habito en la hispana Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.