The Wonderful Wizard of Oz
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroL. Frank Baum
Lingvoj
Lingvoangla lingvo
Eldonado
Eldondato1900
Ĝenroporinfana romano fantasto
Loko de rakontoKansaso Lando de Oz
Doroteo kaj la Malkuraĝa Leono

La mirinda sorĉisto de Oz (aŭ originale The Wonderful Wizard of Oz) estas infana libro de L. Frank Baum, kiu estis eldonita je 1900. Ĝi estas eble unu el la plej konataj libroj de anglalingva literaturo, kaj estas multe reeldonita kaj tradukita.

La romano rakontas la aventurojn de juna knabino nomata Dorothy (Esperante, Doroteo) en la Lando Oz. Pro la sukceso de la libro, Baum verkis 13 pliajn librojn de la Oz-serio. La libro estiĝis en la publikpropraĵo en 1956.

La romano estis filmigita en 1939 kiel muzikalo, The Wizard of Oz. En ĝi debutis Judy Garland kun la famiĝinta kanto Over the rainbow.

En 2020, skipo de sciencistoj elektis esperantan tradukon de la romano por demonstri sian novan metodon konservi longajn tekstojn en DNA-kodo sen eraroj dum ripetitaj kopiadoj [1].

Esperantaj tradukoj

  • Tradukis Donald Broadribb.
    • [1-a eldono.] Beverley: Bookleaf Publishing, 1996. 182. paĝoj. ISBN 1-876042-01-X.
    • [2-a eldono.] Novjorko: Mondial, 2012. 277 paĝoj. ISBN 978-1-59569-245-0.
  • Tradukis Harold R. Dreyer. Berkeley: Eldonejo Bero, 2000. 144 paĝoj. ISBN 1-882251-31-8.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.