La krio (en norvega: Skrik) estas la populara nomo donita al ĉiu el la kvar versioj de komponaĵo, kreita kiel pentraĵoj kaj paŝtelaĵoj, de norvega ekspresionista artisto Edvard Munch inter 1893 kaj 1910. La germanlingva titolo kiun Munch donis al tiu verkoj estis Der Schrei der Natur (La krio de la naturo). La verkoj montras figuron de agonia esprimo kontraŭ pejzaĝo de tumulta oranĝa ĉielo. Arthur Lubow priskribis La krion kiel "ikono de moderna arto, ia Mona Lisa de nia tempo."[1]
Notoj
- ↑ Arthur Lubow, Edvard Munch: Beyond The Scream, Smithsonian magazine, March 2006, ( Alirita la 18an de Majo 2018).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.