La kozako Mamaj | |
---|---|
La kozako Mamaj rajdas sur ĉevalo | |
mita persono • nacia personigo | |
Verko | ukraina pupteatro Vertep |
Informoj | |
Sekso | vira |
Okupo | kozako |
La kozako Mamaj (ukraine Козак Мамай) estas figuro en ukraina folkloro. Li estas unu el la normaj roluloj en la tradicia ukraina pupteatro, la Vertep.
La rolulo de la kozako Mamaj estas interplektita kun ukrainaj popolaj fabeloj kaj proverboj. Ĉi tiuj fariĝis tre popularaj post la malfondo de la Zaporoza fortikaro en 1775. La kozako Mamaj estas unu el la plej oftaj figuroj en la ukraina popola pejzaĝo, ekde la fino de la 17-a jarcento ĝis la nuntempo.
En centoj da pentraĵoj, la kozako Mamaj estas kutime prezentita kun kobozo (liuto), kiu estas simbolo de la ukraina animo; ĉevalo, kiu reprezentas kaj liberecon kaj lojalecon; kaj kverko, sur kiu pendas liaj armiloj, simbolo de la potenco de la popolo. En iuj de tiuj pentraĵoj Mamaj foje estas prezentita kiel efektivanto de perfortaj okazaĵoj, pogromoj kontraŭ malplimultoj en Ukrainio, implikantaj polojn aŭ judojn.
Valuto
Sur monero elfarita de la Nacia Banko de Ukrainio en 1997, la figuro de la kozako Mamaj aperas vestita en pelto kaj sidanta krucgambe, fumante pipon kaj ludante en kobozo. Tradiciaj elementoj de kozako militista vivo troviĝas ĉirkaŭ la figuro: ĉevalo kun jungilaro, ligita al lanco kun flago plantita en la tero; verda kverko, sur kiu pendas glavo; pistolo ; turka Kalpak, kaj botelo da okobita (alkoholaĵo). [1]
Sur la rando de la monero estas skribite: (ukraine: Козак Мамай, kozako Mamaj) - maldekstre kaj dekstre - (ukraine: Лицар волі і честі, Kavaliro de Libereco kaj Digno). De supre, ĉi tiuj surskriboj estas apartigitaj per la flago alkroĉita al la lancopinto. La monero Mamaj estas el la serio "Herooj de la kozako epoko", memoraj kaj jubileaj moneroj por Ukrainio. [2]
Eksteraj ligoj
Referencoj
- ↑ https://web.archive.org/web/20160303233051/http://s.com.ua/Catalog/Collection/Mamay/,
- ↑ Олександр Галенко Рецензія на: Козак Мамай: феномен одного образу Студії мистецтвознавчі. – К.: Iнститут мистецтвознавства, фольклористики та етнології iм. М.Т.Рильського НАН України, 2009. – №1 (25)