La fuga de Segovia
filmo
Originala titolo La fuga de Segovia
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1981
Ĝenro filma dramo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Imanol Uribe
Produktisto(j) Ángel Amigo Quincoces
Scenaro Ángel Amigo Quincoces  Imanol Uribe  Anjel Lertxundi
Muziko de Amaia Zubiria
Rolantoj Xabier Elorriaga  Mario Pardo  Chema Muñoz  Álex Angulo  Ramón Barea  Claudio Rodríguez  Klara Badiola Zubillaga  Elene Lizarralde  Arantxa Urretabizkaia  Patxi Bisquert  Guillermo Montesinos  Santiago Ramos  José Manuel Cervino  Virginia Mataix  Ovidi Montllor  Iñaki Aierra  Txema Blasco  Ramón Reparaz  Paco Sagarzazu  Paco Catalá
IMDb

La fuga de Segovia (La fuĝo el Segovio) estas hispana filmo reĝisorita de Imanol Uribe, kiu premieris en 1981, kaj estis bazita sur reala fuĝo el prizono de Segovio de pli ol dudek membroj de ETA plus kelkaj aliaj maldekstruloj en aprilo 1976.

Intrigo

Eksmalliberulo en la ekzilo rakontas la cirkonstancojn de sia historio al ĵurnalisto: nome la historio de la reala fuĝo okazinta en aprilo 1976, fare ĉefe de grupo de membroj de ETA. En la prizono, grupo de provosoj malkovras tunelon kondukantan eksteren. Neseniluziiĝintaj, la grupo de prizonuloj ekelfosas duan tunelon. Post ok monatoj, la fuĝo vere realiĝas. Dum la delikataj cirkonstancoj de la lastaj monatoj de la frankisma diktaturo, la starto de la unuaj burĝonoj de demokratio, la fuĝo de la grupo de etanoj rezultis en surprizaj konsekvencoj.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Xabier Elorriaga ... Ion
  • Mario Pardo ... Iturbe
  • Chema Muñoz ...
  • Ramón Balenziaga ...
  • Álex Angulo ...
  • Ramón Barea ... Aitor
  • Claudio Rodríguez ... Prizonestro
  • Arantxa Urretavizcaya ... Ĵurnalisto
  • Guillermo Montesinos
  • Josune Lasa ...
  • Santiago Ramos ... Provoso
  • José Manuel Cervino ... Provosestro
  • Ovidi Montllor ... Oriol


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La fuga de Segovia en la hispana Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.