La estanquera de Vallecas | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La estanquera de Vallecas |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1987 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Manuel Rojas |
Reĝisoro(j) | Eloy de la Iglesia |
Loko de rakonto | Hispanio |
Muziko de | Patxi Andión |
Rolantoj | Emma Penella • José Luis Gómez • Maribel Verdú • Simón Andreu • Azucena Hernández • María Luisa Rubio • Fernando Guillén • Jesús Puente • Jesús Nieto • Tina Sainz |
IMDb | |
La estanquera de Vallecas [laestanKEra debaLJEkas] (La tabakvendistino de Vallecas) estas hispana filmo de 1987 reĝisorita de Eloy de la Iglesia kun ĉefaktoroj Emma Penella, José Luis Gómez kaj Maribel Verdú. Ĝi estis bazita sur la samnoma teatraĵo de José Luis Alonso de Santos, kaj ĝi estis unu de la plej popularaj kaj memoritaj de la eŭska reĝisoro.
Intrigo
Leandro (José Luis Gómez), nedungita masonisto, kaj Tocho (José Luis Manzano), juna amiko lia, eniras en tabakvendejo de la madrida kvartalo Vallecas por realigi armenmanan rabon havante nek konojn, nek spertojn nek lerteco. La neatendita reago de sinjorino Justa (Emma Penella), posedantino de la tabakvendejo, kiu estas ene kun sia nevino (Maribel Verdú) malebligas la armenmanan rabon. La kvartalanoj ekstere konstatas la aferon, krias kaj minacas la rabistojn, kiuj ŝlosas la pordon de la vendejo. Krome alvenas la polico, kiu ĉirkaŭas la lokon kaj atendas la solvon de la konflikto. En la interno de la tabakvendejo la konflikto inter la du amikoj unuflanke kaj la "ostaĝoj", nome la tabakvendistino kaj ŝia nevino, mildiĝas, kaj ekaperas inter ili simpatio simila al la nomita sindromo de Stokholmo, dum ekstere la streĉiteco pliiĝas.
Geaktoraro kaj roluloj
- José Luis Gómez estas Leandro
- José Luis Manzano estas Tocho
- Emma Penella estas Doña Justa
- Maribel Verdú estas Ángeles
- Fernando Guillén estas Maldonado
- Jesús Puente estas komisaro
- Antonio Gamero estas policestro
- Antonio Iranzo estas Don Julián
- Tina Sainz estas bofratino
- José Luis Fernández "Pirri" estas junulo sur balkono
- Simón Andreu estas guberniestro
Eksteraj ligiloj
- La estanquera de Vallecas en FilmAffinity; en hispana.
- Pri la filmo, en la revuo Fotogramas.
- Babilrondo pri la filmo en la programo de La 2 (TVE) Versión española, direktorita de Cayetana Guillén Cuervo; kun Eloy de la Iglesia.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La estanquera de Vallecas en la hispana Vikipedio.