La colmena
filmo
Originala titolo La colmena
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 11 okt. 1982, 8 jul. 1983
Ĝenro filma dramo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Hans Burmann
Reĝisoro(j) Mario Camus
Produktisto(j) José Luis Dibildos
Scenaro José Luis Dibildos
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Antón García Abril
Rolantoj Victoria Abril  Agustín González  Ana Belén  Antonio Resines  Mary Carrillo  Charo López  Concha Velasco  Elvira Quintillá  María Luisa Ponte  José Luis López Vázquez  José Sacristán  José Sazatornil  Francisco Algora  Rafael Alonso  José Bódalo  Emilio Gutiérrez Caba  Rafael Hernández  Encarna Paso  Francisco Rabal  Manuel Zarzo  Imanol Arias  Luis Barbero  Luis Ciges  Miguel Rellán  Mario Pardo  Queta Claver  Luis Escobar Kirkpatrick  Fiorella Faltoyano  José Vivó  Camilo José Cela  Elena María Tejeiro  Marta Fernández Muro
Honorigoj Ora Urso
IMDb

La colmena (La abelujo) estas hispana drama filmo reĝisorita de Mario Camus en 1982.[1]

Intrigo

La loko-tempa kadro estas tre preciza: tri tagoj en Madrido en la vintro de 1942, dum malfacilaj jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito kaj venko de la frankisma tendaro. La historio estas bazata sur loko tre reduktita (kafejo ironie nomita La delicia) sed kun multaj roluloj kiuj malmulte intervenas en la intrigo havigante ĥoran socian alrigardon. Inter preskaŭ tri cent roluloj, malabundas kaj tiuj de altaj klasoj kaj tiuj de laborista klaso aŭ marĝenuloj (kongrue kun la postuloj de la tiama reĝimo), kaj hegemonias tiuj de la malalta mezklaso, nome la malalta burĝaro eĉ pli malaltigita pro la landa situacio.

Plej granda parto de la klientoj apenaŭ havas monon por pagi sian kafotason kaj foje eĉ ankaŭ ne por manĝi. Multaj historioj interplektiĝas per tiu akso de malriĉeco. Kerna grupo de la kafejklientoj estas grupo de ĉefe nesukcesaj verkistoj, kiuj tie babilrondas. Ankaŭ seksaferoj regas la vivon de kelkaj roluloj. La posedantino de la kafejo reprezentas la subpremadon de la epoko kaj kontraŭ siaj laboristoj kaj ĉefe kontraŭ la neenspeziga klientaro. Martín Marco (José Sacristán) ne scias, ke polico serĉas lin.

Historio

La filmo estas bazita sur la samnoma romano de Camilo José Cela. La verkisto mem ludas malgrandan rolon en la filmo kiel Matías. La filmobuĝeto estis de 90 milionoj de pesetoj, grava monkvanto por la epoko, ĉefe ĉar oni disponis por tiom granda nombro de roluloj de ankaŭ multnombra aro de gravaj geaktoroj same kiel pri zorgita etoso. Inter lokoj de fimado estis la fama Café Gijón de Madrido.​[2]

La fimo ege sukcesis pri biletvendado, kun preskaŭ miliono kaj duono de spektantoj, kaj ricevis diversajn premiojn, kiel Ora Urso al la plej bona filmo en la Berlina Kinfestivalo.

Geaktoraro kaj roluloj

Referencoj

  1. «Datos de Pelicula ICAA - Catalogo de Películas ICAA». sede.mcu.gob.es. Konsultita la 22an de marto 2021.
  2. Canales, Víctor (27a de septembro 2019). «Tres bares de Madrid con el cine español». Vino, Carretera y Manta. Konsultita la 22an de marto 2021.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La colmena (película) en la hispana Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.