La buena estrella | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La buena estrella |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 30 maj. 1997 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Tote Trenas |
Reĝisoro(j) | Ricardo Franco |
Produktisto(j) | Pere Costa i Musté |
Scenaro | Ricardo Franco • Ángeles González-Sinde |
Loko de rakonto | Madrido |
Rolantoj | Antonio Resines • Maribel Verdú • Jordi Mollà • Elvira Mínguez • Ramón Barea |
Honorigoj | Q6351672 • Goya Award for Best Film |
IMDb | |
La buena estrella estas hispana filmo de 1997 reĝisorita de Ricardo Franco kun ĉefaktoroj Antonio Resines, Jordi Molla, kaj Maribel Verdú. La buena estrella (La bona stelo, la bona sorto) ricevis kvin Goya-premiojn kaj du premiojn Ondas, krom esti elektita por la fako Una cierta mirada de la Festivalo de Cannes.
Intrigo
Rafael (Antonio Resines) es un viandovendisto kiu vivas sola ekde laborakcidento lasis lin nefekunda, sed ekkonante Marina (Maribel Verdú) rompas sian iaman decidon vivi sola. Ŝi estas pli juna virino, kiun li savas el la strato kiam ŝia fripona fianĉo Daniel (Jordi Mollà), de kiu ŝi estas graveda, batas ŝin. Rafael kaj Marina geedziĝas kaj edukas ŝian filinon, dum Daniel estas en prizono. Iam la friponulo venas hejmen kaj instaliĝas senhonte. Li eĉ amindumas kun Marina kaj finfine ŝi abandonas Rafael por foriri kun Daniel, dum Rafael akceptas tion kaj zorgas pri la filino. Tiu partorpenas en manenmana rabado kaj revenas en prizonon, post kio ankaŭ Marina revenas hejmen. Ŝi estas denove graveda, kaj Rafael akceptas ankaŭ tiun novan ŝian filinon. Daniel suferas en prizono kaj fakte grave malsaniĝas.
Geaktoraro kaj roluloj
- Antonio Resines, estas Rafael.
- Maribel Verdú estas Marina.
- Jordi Mollá estas Daniel, fripona krimulo.
- Elvira Mínguez estas Ana Mari.
- Ramón Barea estas Paco, frato de Rafael kaj pastro.
Referencoj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La buena estrella en la hispana Vikipedio.