La bona lingvo
La bona lingvo
La bona lingvo
AŭtoroClaude Piron
Eldonjaro1989
Aliaj eldonojen 1997
UrboVieno
EldonintoPro Esperanto
Paĝoj111
ISBN978-2-36960-006-0

La bona lingvo[1] estas titolo de libro verkita de Claude Piron. Tiun ĉi 109-paĝan eseon eldonis Pro Esperanto en Vieno en 1989 kaj Internacia Esperanto-Muzeo samloke en 1997 (2-a eldono) (ISBN/ISSN 3901752117). Nova eldono aperis en 2015 ĉe Monda Asembleo Socia.

Subdialektoj parolataj de partizanoj pri lingva ideologio, kian pretendas Piron estas, laŭ Norma Esperantologio, iu variaĵo misinterpreta de la Fundamento:

Citaĵo
 La principoj de bonlingvismo estas kontraŭaj al la preskriboj de la Bulonja Deklaracio (BK), la Antaŭparolo (A) kaj § 15 FG (R 15). Bonlingvismo rifuzas apliki tiun normaron, devigan por „ĝusta“ (t.e. Fundamenta) Esperanto. Pro tio ĝi kreas variaĵon de Esperanto. Tiu konstato inkluzivas, ke multaj unuopaj vorto-proponoj, trovitaj per apliko de la misaj principoj de bonlingvistoj tamen (hazarde) ja estas konformaj al Fundamenta Esperanto. 
 BK I (2015-04), pp. 385-6.

[2]

Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 1998.

La Tezo de la libro

La bona lingvo referencas samtempe la lingvon Esperanto mem, kaj ankaŭ la subjektivan perspektivon pri tio, kiel la lingvo estu parolata, laŭ la aŭtoro. Ĝi defendas verve unu specifan manieron uzi la lingvon: ĝi estu klara, kun maksimuma ekspluato de la bazaj ecoj de la klasika lingvo, la fundamentaj radikoj, kaj la kombinoj de la prefiksoj kaj sufiksoj, por krei ĉiujn necesajn nuancojn de la skriba kaj la parola lingvaĵo. Probable, ĝia sukceso montras la emon de granda fluo de la parolantoj, kiuj petas simplecon, kaj ne ŝatas la daŭran uzon de vortaroj kaj glosaroj al kiu ilin devigas kelkaj aŭtoroj. Piron traktas Esperanton de pluraj facetoj, konkludinte sian preferon por originalaj kunmetaĵoj anstataŭ unuradikaj vortoj internaciaj. Tiel paroli, laŭ li, konsistigas "bonan" Esperanton. Kunmetado estas natura kvalito de aglutina lingvo kia Esperanto, sed la kreinto de la lingvo avertas kontraŭ troa aplikado de la konsiloj de Piron:

Citaĵo
 Kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana, kaj al tiu ĉi lingvo ĝi efektive donas grandan riĉecon de formoj; sed en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se ili estas ne kunligataj, sed uzataj aparte. 

[3]

Dua eldono.

Piron skizas la bazajn lingvosciencajn kaj sociajn aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto pli senĝene kaj libere, pli "pens-ekonomie" ebligas esprimadon, ĉar ĝi respegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado, interalie kaj plej grave la ĝeneraligo de gramatikaj formoj kaj reguloj (analogio). Tio povas, tamen, krei Prokrustan liton.

En la plej polemika parto de la libro la aŭtoro forte esprimas sian malŝaton de radikoj kiujn li nomas neologismoj sed, inter kiuj, pluraj estas novaj vortoj laŭ la Zamenhofa difino. Tiusence, Piron proponas kontraŭfundamentan reformon al la lingvo. Li kritikas francojn pro tiu, kiun li perceptis esti ilia tendenco preferi pseŭdoprecizajn, intelektajn vortojn. Kontraste, li almontras povon sin esprimi per baza vortprovizo kun imagema kunmetado. Piron postulas, ke estas eble esprimi eĉ la plej komplikajn sentojn pere de simpla vortprovizo.

La libro ne nur helpas klarigi la diversajn kriteriojn laŭ kiuj oni povas nomi Esperanton la "bona" lingvo, sed ĝi ankaŭ donas ian pli profundan rigardon al la maniero kiel esperantistoj povas enkonduki novajn vortojn en Esperanton.

Post elĉerpiĝo de ĉiuj antaŭaj eldonoj, la Monda Asembleo Socia (MAS) reeldonis ĝin en 2015, kun antaŭparolo de Renato Corsetti: Claude Piron: La bona lingvo, kun antaŭparolo de Renato Corsetti, Monda Asembleo Socia (MAS), kunla­bore kun la grupo La bona lingvo ĉe www.bonalingvo.org 2015, 104 p., ISBN 978-2-36960-006-0.

Vendado

La bona lingvo tre bone vendiĝis. De la unua eldono (1989) vendiĝis ĉiuj 2 000 ekzempleroj, kaj de la dua eldono (1997) vendiĝis 600 ekzempleroj ĝis 2007. Krom vortaroj kaj lerniloj, malmultaj libroj en Esperanto vendiĝis tiakvante.

Rebato

La plej elstaran rebaton al la libro de Piron donis Jorge Camacho, en sia artikolo “La mava lingvo”, aperinta en la kolektiva libro Lingva arto. Jam en la titolo Camacho montras la lingvouzon kiun li sentas sin devigita defendi kontraŭ la tezo de Piron. Laŭ li, Esperanto-parolantoj uzu ĉiujn vortojn kiujn la jam longa historio de Esperanto donis al ili, kaj specife tiujn kies jam delonga apero igas sensence ke oni nomu ilin neologismoj. Liaopinie, oni ankaŭ ne timu krei novajn terminojn, kiam oni konsideras ke la nun ekzistantaj ne plenumas la postulojn de esprimriĉeco kiun la lingvo bezonas.

Recenzoj

"LA BONA LINGVO, Vieno, Aŭstrio, 2a eldono, 1997, 116p, (1-a eldono,1989)

La libro estas nek scienca nek beletra verko: ĝi povus esti, en larĝa senco, rigardata kiel resuma esprimo de la lingva koncepto de la aŭtoro –verva eseo kun instrua celo kiu, de tempo al tempo, alprenas ecojn de pamfleto kaj tonon de profeta vizio… Se la ideoj ne estas novaj, almenaŭ por la atentaj literaturemuloj, nova estas la tono de Claude PIRON, kaj la tuta strukturo de lia polemikado." LF120, Perla MARTINELLI [4]

Prilingva grupo

Eldono de 2015.

La verko de Piron iĝis programo de samnoma neformala grupo, iniciatita de Anna Löwenstein kaj Renato Corsetti, kelkfoje kromnomata bonlingvismobonalingvismo. Ĝi provas apliki principojn kiuj favoras al lingva purismo.

Iuj bonlingvistoj agas kiel pledantoj por sia kaŭzo per prelegoj, artikoloj, kaj rimarkoj en blogoj, kritikantaj tiujn, kies opinioj estas diferencaj.

La grupo laboras en propraj retejoj kaj konstruas la vortliston "Simplaj samsignifaj vortoj", kiu proponas alternativojn por vortoj kiuj ne plaĉas al ili.

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. En la anglalingvo libro de Sutton, Geoffrey estas "La Bona Lingvo". Oni ofte majuskligas titolojn tiel en la angla, sed ne en Esperanto. (Vidu: Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, p. 435, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 435)
  2. Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol.I, 2015, pp. 385-6.
  3. Lingva Respondo 4, L.L. Zamenhof, Esperantisto, 1891, pg.23.
  4. http://osiek.org/lagazeto/LG-77/osiek-premio-1998.html
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.