La boata kurumo | ||
ripetiĝanta sporta evento | ||
---|---|---|
Branĉo de | • Oxford and Cambridge rivalry vd | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Fondita en | 1829 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Boata Kurumo aŭ Oksforda-Kembriĝa Regatto estas ĉiujara remado-konkurso inter la universitatoj de Oksfordo kaj Kembriĝo sur la Tamizo en Londono por viraj kaj virinaj okremistaj boatoj.
La unua vira kurumo okazis en 1829 kaj ekde 1856 estas ĉiujara evento krom dum la unua kaj la dua mondomilito. La unua virina kurumo okazis en 1927 kaj ekde 1964 ĉiujare. Ekde 2015 ĝi estas unu evento en kiu ambaŭ kurumoj uzas la saman konkursejon dum la sama tago.
La konkursejo longas 6,8 km. Ĝi troviĝas en okcidenta Londono inter la urberoj Putney kaj Mortlake. La membroj de ambaŭ teamoj estas tradicie konataj kiel „bluuloj“ kaj ĉiu boato kiel „blua boato“. La kembriĝanoj portas helbluajn trikotojn kaj la oksfordanoj malhelbluajn.
Pli ol 250.000 homoj spektas la kurumojn de la bordo ĉiujare. En 2009 per 270.000 spektantoj rekorda kvanto da homoj spektis la kurumon senpere. Pliaj 15 milionoj da homoj spektas ĝin per televidilo.[1]
Historio
Historio de la vira kurumo
Deveno
La tradicio estis komencita en 1829 de Charles Merivale, studanto de la kolegio St John's College (Kembriĝo) kaj lia amiko Charles Wordsworth de la kolegio Christ Church (Oksfordo). La universitato de Kembriĝo defiis la Universitaton de Oksfordo pri remkurumo. La 10-an de Junio ĝi okazis en Henley-on-Thames kaj la defiantoj el Kembriĝo malgajnis klare.
La dua kurumo okazis 1836 nun en Londono de Westminster al Putney. Dum la venontaj du jaroj ekzistis malkonsento pri kie la kurumo okazu. Oksfordanoj preferis Henley kaj Kembriĝanoj preferis Londonon. Post la oficiala fondiĝo de la Oksforda Universitat Boata Klubo la evento rekomencis 1839 sur la tajdo-influita parto de la Tamizo. La venkito defias la venkinton al nova konurso en la posta jaro.
Egalrezulto de 1877
La kurumo de 1877 estis deklarita egalrezulto. Ambaŭ teamoj finis al kurumon per tempo de 24 minutoj kaj 8 sekundoj dum malbona vetero. La juĝo de la juĝisto John Phelps estas taksita suspektinda, ĉar li aĝis pli ol 70 jarojn kaj havis blindan okulon.
Remhistoriisto Tim Koch skribis en la oficiala broŝuro de la Boata Kurumo de 2014, ke ekzistas „tre granda kaj enradikigita mensogo“ pri la kurumo, inkluzive la aserto ke Phelps anoncis: „Egalrezulto … kun Oksfordo ses futoj antaŭe“ (la distanco varias depende de la rakontanto).[2]
La kromnomo „konfidebla John“ ne estis ironia, kaj li ne (kiel kelkfoje aserta) restis ebrie sub arbeto. Li devis juĝi, kiu venkis sen helpo de finmarkaj fostoj (kiujn oni starigis antaŭ la venontjara kurumo). Iuj gazetoj supozis, ke la Oksfordanoj venkis per malgranda antaŭeco. Sen bona maniero decidi, kiu estis antaŭe ĉe la cellino, Phelps nur povis anonci egalrezulton. Koch opiniis, ke la gazetaro kaj subtenantoj de Oksfordo elpensis la rakontojn pri Phelps.
Interrompo en 2012
Kiam tri kvaronoj de la konkursejo jam estis pasita, la kurumo estis interrompita por daŭro de 30 minutoj ĉar protestanto naĝis inter la boatojn. Kiam la helpa arbitraciisto Sir Matthew Pinsent vidis lin, ambaŭ boatoj devis halti. La arbitraciisto John Garret decidis rekomenci la kurumon ĉe la orienta flanko de la insulo Chiswik Eyot. Mallonge post tio remiloj koliziis kaj tiu de la oksfordano Hanno Wienhausen rompiĝis. Ĉar Garret arbitraciis, ke la oksforda stiristo kaŭzis la kolizion, li permesis daŭrigon. Pro tio la kembriĝa teamo gajnis en la kurumo.
Historio de la virina kurumo
La unua virina kurumo okazis la 15-an de Marto 1927 en Oksfordo. Dum la kvar unuaj "kurumoj" la du teamoj ne rajtas esti samtempe sur la rivero kaj juĝistoj ankaŭ taksis la teĥnikon. Ĝis 2014 ĝi estis aparta evento. Malbagatela malegaleco ekzistis inter la du eventoj. Ŝanĝoj en la lastaj jaroj, kiuj ĉefe ekestis pro la menecato Newton Investment Management, rezultigis, ke la virina kurumo estas ĉe egala nivelo kaj sekve la du kurumoj okazas kune ekde 2015. Ankaŭ nun ekzistas nova trejnejo por la virinoj, kiu estas komparebla al tiu de la viroj ekde 2016. En la sama jaro la kembriĝa boato preskaŭ subakviĝis kaj Oksfordo venkis.
Ekde 2015
Pro la Pandemio de COVID-19 la evento de 2020 estis malaranĝita du semajnojn antaŭ ĝia okazo.
Konkursejo
La konkursejo longas 6,779 km (4 mejloj kaj 374 jardoj) de Putney al Mortlake, pasante Hammersmith kaj Barnes. Ĝi estas kelkfoje nomita „The Championship Course“ (La ĉampionuma konkursejo) kaj havas S-formon. La komenco kaj celo etas markitaj per ŝtonoj ĉe la suda bordo. La klubaj prezidantoj per monerumado elektas sur kiu riveroflanko siaj boatoj remas: La decido dependas de la aktuala vetero kaj kiel la kurbojn favoras la teaman rapidecon. Komenci de la norda flanko ('Middlesex') estas avantaĝo en la unua kurbo kaj komenci de la suda flanko ('Surrey') estas avantaĝo dum la longa meza kurbo.
Dum la kurumo la stiristoj konkuras pri la plej rapida fluo, kiu troviĝas sur la plej profunda parto de la rivero. Regule el tio la rezultas kolizioj de remiloj kaj admonoj de la arbitraciisto. Teamo, kiu estas unu longon antaŭe, rajtas stiri antaŭ siaj kontraŭuloj kaj tiel multe malfaciligas al ili venkon. Pro tio la taktiko ofte estas rapide komenci. Nur dum malmultaj kurumoj la antaŭeco ŝanĝiĝis post la duona distanco (kvankam tio okazis en 2003, 2007 kaj 2010).
La remdirekto estas al la Tamizo-fonto, sed kurumo komenciĝas dum la alfluo de la tajdo kaj tiel remas kun la fluo. Se forta okcidenta vento blovas, do kontraŭ la fluodirekto ĉe kelkaj partoj, la akvosupraĵo fariĝas tre malglata. La kondiĉoj estas kelkfoje tiom malbonaj, ke internacia konkurso estus malaranĝita, sed la Boata Kurumo tradicie ankaŭ tiam plu okazas.
Iamaj konkursejoj
Viroj
- 1829: En Henley-on-Thames
- 1839 ĝis 1842: de Westminster al Putney
- 1846, 1856, 1862, 1863: de Mortlake al Putney
Virinoj
- 1927 ĝis 1976 alterne The Isis kaj la rivero Cam
- 1929 kaj 1935 la Tamizo en Londono
- 1977 ĝis 2014 Henley-on-Thames
- 2013 Lago Dorney
Telekomunikado
La dissenda firmao BBC raportis ekde 1927 pri la kurumo. Unue nur per radio kaj en 1938 unuafoje per televido. La stango post la stiranto portas filmilon.
Konkursantoj
Kvankam la konkurso okazas inter neprofesiuloj kaj la konkursantoj devas esti studantoj de la universitato, kiun ili reprezentas, la trejnadohoraro estas tre postulema. Kutime la teamoj ekzerciĝas ses tagojn en semajno dum la duonjaro antaŭ la konkurso.
Inter la partoprenantoj estas multaj remistoj, kiuj ankaŭ partoprenis aŭ venkis en Olimpiaj ludoj aŭ mondaj ĉampionumoj. La aktoro Hugh Laurie partoprenis en 1980 kiel kembriĝano.
Statistikoj
Vira kurumo
- Nombro da venkoj: Kembriĝo 84 – Oksfordo 80 (en 2020)
- Plej multaj sinsekvaj venkoj: Kembriĝo, 13 (1924–36)
- Plej bona tempo: Kembriĝo, 1998 – 16 min 19 sek; mezuma rapido: 24,9 km/h
- Plej malgranda antaŭeco (sen la egalrezulto): Oksfordo en 2003, 1 futo (~30 cm)
- Plej granda antaŭeco: Kembriĝo en 1839, 35 boatolongoj
- Plej ofta partoprenanto: Boris Rankov, 6-foje (1978–83)
- Plej peza remisto: Thorsten Engelmann, Kembriĝo 2007, 110,8 kg
- Plej malpeza remisto: Alfred Higgins, Oksfordo 1882, 60,1 kg
- Plej peza teamo: Oksfordo 2009, mezume 99,7 kg
- Plej alta remisto: James Letten, 2,08 m
- Plej alta teamo: Kembriĝo 1999, 1,98 m
- Plej aĝa remisto: James Cracknell, Kembriĝo 2019, 46 jaroj kaj 348 tagoj
Virina kurumo
- Nombro da venkoj: Kembriĝo 44 – Oksfordo 30 (en 2020)
- Plej multaj sinsekvaj venkoj: Kembriĝo, 13 (1952, 1964-75)
- Plej bona tempo: Kembriĝo 2017, 18 min 33 sek
Rezultoj
Viroj | Virinoj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
|
Referencoj
- ↑ University Boat Race 2014: spectators' guide (angle). Alirita 29-a de Marto 2020.
- ↑ Koch, Tim. Oxford Won, Cambridge Too (angle). Alirita 29-a de Marto 2020.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo Arkivigite je 2020-03-23 per la retarkivo Wayback Machine