La abelo Maja
pro la kopirajto de la animea serio estas ne multaj bildoj pri la animea abelo. Jen ŝi, maldekstre apud ali-filma amiko, Vike la vikingo
pro la kopirajto de la animea serio estas ne multaj bildoj pri la animea abelo. Jen ŝi, maldekstre apud ali-filma amiko, Vike la vikingo
animea televida serio
Originala titolo みつばちマーヤの冒険
Originala lingvo japana lingvo, germana lingvo
Origina lando Japanio
Ĝenro komedia animeo kaj mangao, aventura animeo kaj mangao
Reĝisoro Hiroshi Saitō
Amplekso
Sezonoj 2
Epizodoj 104
Daŭro sen reklamoj 25
Elsendo
Elsendita 1 apr. 1975 13 sep. 1980
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb

La aventuroj de la abelo Maja (みつばちマーヤの冒険 [Micubaĉi Māja no Boken]) estas televida japana animea serio por infanoj (kodomo). Ĝi estas produktita de Nippon Animation Company en 1975, ĝi rakontas pri aventurojn de abelo, nomata Maja.

La serio baziĝas sur la samnoma infanlibra aventura romano verkita de germana verkisto Waldemar Bonsels. La libro estas publikigita en 1912, tradukita al pluraj lingvoj kaj eĉ reeldonita plurfoje.

La animeo estas produktita de la japana kompanio "Nippon Animation", kunlabore kun la germana kompanio "Dua Germana Televido" (ZDF) kaj de la aŭstria "Österreichischer Rundfunk" (ORF), la serio havas 55 epizodojn kaj estis elsendita unuafoje en Japanio inter aprilo 1975 kaj aprilo 1976 en la televidkanalo "TV Asahi".

En 1979 realiĝis dua etapo kun aliaj 52 epizodoj sub la titolo "La novaj aventuroj de la abelo Maja", elsendita en Japanio inter oktobro 1982 kaj septembro 1983.

La titolo en aliaj lingvoj

lingvotitolo
germanaDie Biene Maja und ihre Abenteuer
katalunaL'abella Maia
ĉeĥaVčelka Mája
kroataPčelica Maja
slovakaVčielka Maja
slovenaČebelica Maja
hispanaLa abeja Maya
finnaMaija Mehiläinen
francaMaya l'abeille
hebreaMaya hadvora
hungaraMaja a méhecske
anglaMaya the Bee
italaL'ape Maia
nederlanda    Maja de Bij
polaPszczółka Maja
serbaПчелица Маја/Pčelica Maja
bulgaraПчеличката Мая
japanaみつばちマーヤの冒険
turkaArı Maya
rusaПриключения пчёлки Майи

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.