La aŭtodidakta filozofo, Ḥayy ibn Yaqẓān (حي بن يقظان); estis la unua araba kaj filozofia romano, verkita de Ibn Tufail, filozofo kaj kuracisto en la 12-a jarcento en Al-Andalus. La romano estis nomita laŭ alegoria kaj filozofia samnoma rakonto verkita de Aviceno en la 11-a jarcento en Persio.

La aŭtodidakta filozofo havis gravan influon en la araba, persa kaj eŭropa literaturoj post tradukado al latina kaj angla en 1671 kaj 1686 respektive; ĝi ankaŭ estis tradukita al la nederlanda en 1672 kaj germana samfoje. La laboro havis "profundan influon" en la klasika islama filozofio kaj en la moderna filozofio.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.