La Vilueña | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio • municipality of Aragon | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50219 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 63 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 16′ N, 1° 44′ U (mapo)41.2727882-1.7251847Koordinatoj: 41° 16′ N, 1° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 700 m [+] | ||
Areo | 8,607059 km² (86 0.7 059 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La Vilueña [labiLŬEnja] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Geografio
La Vilueña estas municipa teritorio en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud. La municipa teritorio estas en la Iberia Sistemo, iomete sude de la valo de la rivero Jalón, kaj fakte iomete sud la kvaropa akso rivero-ŝoseo-aŭtoŝoseo-fervojo inter Terrer kaj Calatayud oriente kaj Ateca okcidente. Krome iom sude estas Munébrega.
La loĝloko La Vilueña mem estas je 99 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 700 msm ĉe la nacia ŝoseo. Sude hegemonias neregula tereno de la komarko, kun altajoĵ super 800 m de altitudo.
Historio
Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. En la Mezepoko ĝi apartenis al senjorlando, poste Markizlando de La Vilueña.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Vilueña kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 71 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.
Aktualo
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, fruktarboj, vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.