The Owl and the Pussy-Cat | |
---|---|
poemo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Edward Lear |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1871 |
La Strig' kaj la Kato (The Owl and the Pussycat[1]) estas la plej fama sensencaĵa poemo el la verkaro de Edward Lear. Ĝi unue publikiĝis en 1870.
Partoj de nefinita sekvaĵo -- La infanoj de la Strig' kaj la Kato (The Children of the Owl and the Pussycat) -- aperis postmorte maljam en 1938.
Fono
Lear skribis la prezentotan poemon por la eta trijaraĝulino Janet Symonds, la filino de amiko de Lear, nome la poeto John Addington kaj ties edzino Catherine, loĝe en Bristolo, Anglujo. La infano estis malsana kaj Lear celis regajigi ŝin. Lear notis en sia taglibro: "Ilia etulino malsanetas kaj ĉio malgajas".[2]
Por kompreni La Strig' kaj la Kato oni konsciiĝu pri la vivvojo de Edward Lear kaj pri la tiama epoko. Lia patrino, jam naskinte 20 infanojn, malakceptis lin, la 21-a. Aldone, estante samseksama, li sentis sin elbarito. Dum sia tuta vivo li ne sciis, ĉu li, kvankam samseksama, tamen edziĝu - kaj tiel ekhavu kompatan kunulinon.
Okaze de la menciataj Strigo kaj Kato ni vidu antaŭ ni du plene malkongruajn speciojn. Ĉe tio la birdo estas vira kaj la kato fakte katina. Ĉiuokaze, en ĉiu momento la Strigo povus esti manĝata de la Kato, do ĉiam ĉeestas danĝero. Sed ĝuste la Kato, ne la Strigo, proponas, ke oni geedziĝu, dirante, ke oni jam tro hezitas.
Eĉ jam kuŝe sur sia mortolito, antaŭ ĉiuj homoj, kiujn li invitis vidi lin mortiĝi, li kriis: "Ĉu mi edziĝu?". Jen stato, kiun li kaj timegis kaj sopiris. Tion oni povas ekkoni laŭ la mieno kaj aplombo la de la Strigo en la skizoj, kiujn li desegnis por akompani la poemon.[2]
Lingvaĵo
En la poemo troviĝas la stranga adjektivo "runca" en la esprimo "runca kulero" (runcible spoon[3]), -- kian ajn kuleron tio signifu. Kvankam de Lear en siaj verkoj plurfoje aplikata, "runca" famiĝis unue per tiu ĉi poemo. La signifon de la vorto neniu scias.
Simile statas pri la mistera "bong"-arbo (bong tree), do pri la bongujo. Tamen la Bongarbo reale ekzistas kun genro Nothaphoebe umbelliflora. La natura dissendo de la Bongarbo estas Javo, duoninsula Malajzio, Laoso, Sumatro, Bangka Island, Borneo, Filipinoj, Palavano, kaj Vjetnamio.
La Strig' kaj la Kato
|
Citoj
La historieto multfoje estis muzikigita kaj animita, interalie de Igor Stravinski, John Rutter, Victor Hely-Hutchinson, Burl Ives, Humphrey Searle kaj Laurie Anderson.
- Elton Hayes kreis registraĵon laŭ la Hely-Hutchinson-a muzikigo ĉe Parlophone en 1953. Ĝi iĝis frekventaĵo en la radia programo Children's Favourites kaj estis unu el la ses registraĵoj de Edward-Lear-aĵoj, kiujn li pretigis.
- La poemo estiĝis la centra temo en porinfana muzikteatraĵo el 1968 pri la sensencaj poemoj de Lear, titolita The Owl and the Pussycat went to See.... (Notu la vortludon: "to See"—do "por vidi" kaj ne laŭ la poemo "to Sea"—jen "maren".) La teatraĵon aŭtoris Sheila Ruskin kaj David Wood.[5]
- Oni pruntis la titolon por plene senrilata teatraĵo kaj ties posta filmaĵo en 1970. Divis Barbra Streisand and George Segal.
- Igor Stravinski muzikigis la poemon en 1966. Registraĵon de la verko faris Sony, estrate de la komponinto mem.
- En 1971 bildofilmon bazitan sur la poemo faris Weston Woods.
- Jen bildofilmeto de 1968 fare de Disney sub la titolo Winnie the Pooh and the Blustery Day, kiu pli poste en 1977 iĝis parto de la bildofilmo The Many Adventures of Winnie the Pooh. Tie la protagonisto Strigo mencias parencon, kiu supozeble ekvelis maren en verda boato kun kato.
- La du ĉefaj rolantoj en la poemo inspiris X the Owl kaj Henrietta Pussycat en Neighborhood of Make-Believe en Mister Rogers' Neighborhood.
- Laurie Anderson komponis kaj registris version titolitan Beautiful Pea Green Boat, kiu aperis en ŝia muzikalbumo Bright Red en 1944.
- Eric Idle, iama membro de Monty Python's Flying Circus, skribis infanlibron kun la titolo The Quite Remarkable Adventures of the Owl and the Pussycat baziĝantan sur la poemo. Temis pri etendita rakonto pri tio, ke la Strigo kaj la Kato estis atakataj de aro de senkompataj ratoj, kiuj celis ŝteli pastaĵojn. La libron dekordesegnis Wesla Weller kaj ĝi unuafoje publikiĝis en 1996 kune kun aŭdlibran version, kiu entenis kelkajn kantojn de Idle mem.
Referencoj
- ↑ The Owl and the Pussycat -- Angla Vikio
- 1 2 Helium poetry analysis Arkivigite je 2011-05-21 per la retarkivo Wayback Machine Analizo
- ↑ Runcible spoon Difinklopodoj -- Angla Vikio
- ↑ La strig' kaj la kato (el Retarkivo 2005)
- ↑ The Owl and the Pussycat Went to See..., la teatraĵo de Ruskin/Wood (accessed 8 February 2011).
Eksteraj ligiloj
- The Owl and the Pussycat -- kolekto de tradukoj
- The Children of the Owl and the Pussycat -- prateksto
- Reely's Poetry Pages —aŭdaĵa versio de The Owl and The Pussycat (Anthology of English Verse, Vol. 1)
- Senkosta aŭdlibro ĉe LibriVox
- Pea Green Boat Arkivigite je 2011-08-29 per la retarkivo Wayback Machine, de komediisto Stewart Lee.
- Senkosta aŭdaĵo de The Owl and the Pussycat ĉe Storynory
- mp3-dosiero Arkivigite je 2007-01-12 per la retarkivo Wayback Machine de Dawn Miceli el The Dawn and Drew Show
- Tales of Curiosity -- mallonga videaĵo, teksto kaj bildo de The Owl and the Pussy-cat Arkivigite je 2011-09-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Muzikigo de la poemo kantforme fare de Ronald Corp. Kantas Mark Stone kun Simon Lepper fortepiane.