La Revuo Orienta
Kovrilpaĝo de La Revuo Orienta, majo 2016
Kovrilpaĝo de La Revuo Orienta, majo 2016
revuo
Speco organo de asocio
Formato A5
Periodeco 11-foje jare

Lando  Japanio
Posedanto Japana Esperanto-Instituto
Establodato 1920
Prezo 5000 JPY jare, sen membreco al JEI nek sendokosto
Eldonkvanto 1300[1]
ISSN 0034-4406

La Revuo Orienta (japane: [エスペラント] Esuperanto) estas monata organo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) fondita en 1920, unu jaron post la fondo de JEI en 1919.

Historio

En 1944-1945 ĝi ne eliris pro la premo de la Dua Mondmilito. Jubilea numero 1000 aperis en junio 2004. De 1926 ĝis 1929 kaj de 1933 ĝis minimume 1934 Okamoto Joŝicugu estis redaktoro de La Revuo Orienta. Verkita kaj Esperante kaj Japane ĝi nun aperas monate escepte de septembro.

Enhavo

Estas kutimaj rubrikoj en la revuo:

  • “Esperanto kaj Mi” komencas per vidpunkto de Esperanto-parolanto, maldekstraflanke en Esperanto kaj apude en la Japana;
  • “やさしい作文” (amika skribo) proponas mallongajn rakontojn Japane-Esperante;
  • “Informoj” fine de la revuo japanlingve prezentas informojn pri la japana gazetaro, anoncojn pri Esperanto-aranĝoj tutmonde kaj en Japanujo;
  • Finfine enestas informoj pri JEI kaj ties libro-servo.

Krom tiuj rubrikoj estas eseoj, libro-recenzoj, “Novaĵoj Hokitaj de Okita”, krucvorto, leterkesto, pli malofte nekrologo.

Ekde 2010, membroj de la Asocioj povas ricevi la revuo PDF-formate. La enhavo de la ĉefaj artikoloj estas ankaŭ mendebla MP3-formate en KD-R kaj ekzistas brajlo-versio.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.