La Reine Margot
filmo
Originala titolo La Reine Margot
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 29 sep. 1994, 1994
Ĝenro filma dramo, filmo bazita sur romano, filmbiografio, historifilmo
Kameraado Philippe Rousselot
Reĝisoro(j) Patrice Chéreau
Produktisto(j) Claude Berri
Scenaro Danièle Thompson  Patrice Chéreau
Filmita en Portugalio
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Goran Bregović
Rolantoj Isabelle Adjani  Daniel Auteuil  Jean-Hugues Anglade  Virna Lisi  Vincent Perez  Dominique Blanc  Claudio Amendola  Asia Argento  Pascal Greggory  Jean-Claude Brialy  Miguel Bosé  Julien Rassam  Barbet Schroeder  Valeria Bruni Tedeschi  Thomas Kretschmann  Bernard Verley  Bruno Todeschini  Cécile Caillaud  Daniel Breton  Emmanuel Salinger  Erwan Dujardin  Grégoire Colin  Hélène de Fougerolles  Jean Douchet  Jean-Philippe Écoffey  Laure Marsac  Marc Citti  Michelle Marquais  Nicolas Vaude  Philippe Duclos  Otto Tausig  Ulrich Wildgruber  Julie-Anne Roth  Marina Golovine  Johan Leysen  Dörte Lyssewski  Bernard Nissille  Dalila Carmo  Anabela Teixeira
Produktinta firmao Renn Productions 
Miramax
Honorigoj César Award for Best Supporting Actress
IMDb

La Reine Margot estas franc-ital-germana historia drama filmo de 1994, reĝisorita de Patrice Chéreau, laŭ scenaro kunverkita de li kun Danièle Thompson, bazita sur la samnoma romano de Alexandre Dumas kiu rakontas la vivon kaj tragedion de la reĝino de Navaro nome Marguerite de Valois. La ĉefan rolulon ludis la franca aktorino Isabelle Adjani, kaj aliaj gravaj geaktoroj estas Daniel Auteuil, Jean-Hugues Anglade, Vincent Perez kaj Virna Lisi.

Intrigo

Isabelle Adjani estas Marguerite de Valois, konata historie kiel Margot, filino de la mortinta reĝo de Francio Henriko la 2-a kaj Katerino de Mediĉo (Virna Lisi), katolika povomanipulistino. Kvankam Margot dekomence ne raĵtas reĝiniĝi pro la Salfranka leĝo, ŝia geedziĝo kun protestanta princo, kio okazas fine de la 16-a jarcento, havigas oportunon de religia repaciĝo dum la regado de ŝia frato, la neŭroza kaj hipokondria reĝo Karlo la 9-a (Jean-Hugues Anglade), en epoko en kiu la katolikoj disputis la kontrolon de la lando kontraŭ la protestantoj de Francio (hugenotoj). Katerino montriĝas bonvolema kun la protestantoj, kaj permesas la edzinigon de Margot al Henriko la 4-a de Navaro (Daniel Auteuil) elstara hugenoto, sed samtempe, komplotas por la realigo nur kelkajn tagojn post la nupto de la masakro kiu estos konata kiel Masakro de la Sankta-Bartolomeo, de 1572, en kiu oni murdis milojn da protestantoj, kiuj fidis pro la ŝajna repaciĝo. La geedzecon oni plenumas, sed Margot, ne amas Henrikon, kaj startigas pasian amaferon kun soldato La Môle (Vincent Perez), kiu estas riĉa protestanto. Sekvas nombraj venenmurdoj, pro la kortegaj komplotoj ĉefe fare de la malica reĝino Katerino por ke ŝia filo kaj frato de Margot, la estonta Henriko la 3-a de Francio (Pascal Greggory) surtroniĝu, kio minacas la vivojn de La Môle, Margot kaj Henriko.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Isabelle Adjani kiel Margareto de Valois, "Reĝino Margot"
  • Daniel Auteuil kiel Henriko de Bourbon, estonta Henriko la 4-a
  • Jean-Hugues Anglade kiel Karlo la 9-a
  • Vincent Perez kiel La Môle
  • Virna Lisi kiel Katerino de Mediĉo
  • Dominique Blanc kiel Henriette de Nevers
  • Pascal Greggory kiel Henriko, Duko de Anjou, posta Henriko la 3-a
  • Claudio Amendola kiel Coconnas
  • Miguel Bosé kiel Henriko la 1-a, Duko de Guise
  • Asia Argento kiel Charlotte de Sauve
  • Julien Rassam kiel François, Duko def Alençon
  • Thomas Kretschmann kiel Nançay
  • Jean-Claude Brialy kiel Admiralo Coligny
  • Jean-Philippe Écoffey kiel Condé
  • Johan Leysen kiel Maurevel
  • Laure Marsac kiel Antoinette
  • Barbet Schroeder kiel konsilisto
  • Otto Tausig kiel Mendès
  • Bruno Todeschini kiel Armagnac
  • Bernard Verley kiel la kardinalo
  • Valeria Bruni Tedeschi kiel kortegano
  • Hélène de Fougerolles kiel kortegano
  • Grégoire Colin kiel juna Egg
  • Jean Douchet kiel la episkopo
  • Julie-Anne Roth kiel kuiristino
  • Nicolas Vaude kiel protestanto

Referencoj


    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Reine Margot en la angla Vikipedio.
    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.