La Princesse de Clèves | |
---|---|
skribita verko • literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Madame de La Fayette |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | marto 1678 |
Ĝenro | historia romano |
La Princino de Klevo (france La Princesse de Clèves) estas historia romano de Marie-Madeleine de La Fayette (aŭ Madame de La Fayette). Ŝi publikigis ĝin anonime en 1678 je Parizo. Kiel verkinton oni suspektis komence kaj Franciskon de la Rochefoucauld, intima amiko de la aŭtorino, kiu energie malkonfesis aŭtorecon, kaj ankaŭ Johanon de Segrais, konatan literaturiston kaj pretertempan sekretarion de la aŭtorino.
Marie-Madeleine Pioche de la Vergne, devenanta el malpli altranga nobelaro kaj per geedzeco plirangiĝinta al Grafino de La Fayette, oftumis kiel akompantano kaj fidelulo de Henrieta Ana Stuart, edzino de la pli juna frato de Reĝo Ludoviko la 14-a de Francujo, la duko Filipo de Orleano, ĉe la reĝa kortego. Ŝi estis intime amika kun la ankaŭ verkanta, jansenisme stampita duko de La Rochefoucauld kaj de Madame de Sévigné,fama kiel leteraŭtorino. Per sia frue mortinta patro ŝi jam junaĝe estis akirinta aliron al afektitaj literaturaj salonoj siatempaj.
Roluloj
Ĉefaj roluloj
- La princesse de Clèves, aŭ Madame de Clèves (esperante La Princino de Klevo), unue Mademoiselle de Chartres
- Le duc (=la duko) de Nemours, aŭ Monsieur (=sinjoro) de Nemours: amanto de la Princino de Klevo
- Le prince de Clèves (esperante La Princo de Klevo): edzo de La Princino de Klevo
Malĉefaj roluloj
- Madame (=sinjorino) de Chartres: ŝia patrino
- Le chevalier de Guise: kiu amas La Princino de Klevo
- Sancerre: amiko de la Princo de Klevo
- Madame de Tournon: amita per Sancerre kaj per Monsieur de Estouteville
- Le vidame de Chartres: onklo de la Princino de Klevo
- Madame de Thémines
- La reine Dauphine
- Madame de Martigues
- Spiono de la Princo de Klevo
Resumo
Kvar partoj komponas La Princino de Klevo.