La Naŭzo
La Naŭzo
La Naŭzo
AŭtoroJean-Paul Sartre
Eldonjaro1963
UrboRoterdamo
EldonintoUEA
Paĝoj222

La Naŭzo (france : La Nausée) estas romano filozofia kaj iomete aŭtobiografia de Jean-Paul Sartre, publikigita en 1938. Estas per tiu libro, sia unua romano, kiel Sartre atingis famon kiu estis disvolvanta poste. En 1950, tiu romano estas inkludita en la liston de la Grand prix des Meilleurs romans du demi-siècle (Granda premio de la Plej bonaj romanoj de la duona jarcento).

Malgraŭ esti romano, "naŭzo" ankaŭ povas esti rigardata kiel speco de filozofia eseo. Fakte li estas unu el la plej gravaj el la ekzistadismaj skribaĵoj.

Intrigo

La romano estas skribita en la unua persono kaj rakontas la rakonton de deprimita kaj soleca historiisto nomita Antoine Roquentin. Naŭzo estas la negativa sento, kiun la protagonisto sentas kiel rezulto de konscio pri la absurdaĵo de la sensignifa moderna vivo kaj la objektoj kiuj akompanas ĝin. La rakonto prezentas senton de kompleta fremdiĝo de la individuo de la medio ĝis la punkto de malligo.

Malgraŭ ĝia maldensa intrigo, "La Naŭzo" estas konsiderata kiel literatura ĉefverko pro sia filozofia kaj psikologia profundo kombinita kun sia unika stilo.

En Esperanto aperis

La libro estas esperantigita fare de Roger Bernard kaj eldonita de Universala Esperanto-Asocio en la Serio Oriento-Okcidento en 1963.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.