La Morgaŭa Virino
AŭtoroJeanne Flourens
Eldonjaro1907
UrboBéziers
EldonintoJeanne Flourens
Paĝoj20

La Morgaŭa Virino estas originala esperantlingva verkaĵo titolita "dialogo" de Jeanne Flourens (Roksano). Ĝi aperis 20-paĝe en 1907 fare de "Villa Roksano", eldonejo de la verkistino. Temas pri interparolo de du junaj plenkreskaj gefratoj, kaj aparte pri la modernisma sinteno de la fratino, kiu "laboras por la progresoj en la arto de la aerveturado", kiel en recenzo de 1912 resumis la revuo Lingvo Internacia.

Recenzoj

Citaĵo
 La dialogo estas priatentinda studo de moroj, tre verema kaj tre plaĉa, kiu tute taŭgas kiel komedieto en la esperantistaj festokunvenoj. 
 Lingvo Internacia, 1912

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.