La Malŝparulo
La Malŝparulo
La Malŝparulo
AŭtoroFerdinand Raimund
Eldonjaro1924
UrboLepsiko
EldonintoFerdinand Hirt & Sohn
Paĝoj97

La Malŝparulo [1] estas teatraĵo verkita de Ferdinand Raimund. El la germana tradukis ĝin Franz Zwach. La 97-paĝa verko estas eldonita ĉe Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko en la jaro 1924.

La teatraĵo estas ludita, sen sukceso [2], dum la Universala Kongreso de 1924 en Vieno. Prezentis profesiaj aŭstraj geaktoroj el "Burgtheater Wien" kun Aleksander kaj Camilla Starke. Reĝisoris Hermann Wavra.

Recenzoj

Citaĵo
 Amuza enhavo, lerta traduko. 
 Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 Nova perlo pligramdigas la kolekton de teatraĵoj ludeblaj en nia lingvo. Ĉi tiu nova verko precipe interesos la samideanaron ĉar « La Malŝparulo » estis sukcese ludata dum la lastokazinta kongreso universala en Vieno (1924). 
  Belga esperantisto n117-118 (nov-dec 1924)

Referencoj

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4124, paĝo 366.
  2. Historio de Esperanto II, paĝo 563

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.