La Longueville | |||
---|---|---|---|
| |||
komunumo en Francio • limurbo | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Bavay | ||
INSEE kodo | 59357 [+] | ||
Poŝtkodo | 59570 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59357 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Patrick Delcourt 2008-2014 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 224 (2007) | ||
Loĝdenso | 126 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 17′ N, 3° 51′ O (mapo)50.2897222222223.8577777777778Koordinatoj: 50° 17′ N, 3° 51′ O (mapo) | ||
Alto | 134 m - 161 m | ||
Areo | 17,64 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Longueville [+] | |||
La Longueville estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 224 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2007.
Geografio
La Longueville geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso. La Longueville mem etendiĝas sur plataĵo nomita Hennuyer.
La vilaĝo La Longueville troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. La Longueville etendiĝas sur 17,64 km².
Historio
El la estinteco de La Longueville videblas neniu restaĵo. La komunuma teritorio estis sendube loĝita jam prahistorie, kaj tute certe ekde la romia-gaŭla periodo. Ŝajne ekzistis tie loka kulto al Aldegonda de Maubeuge en la 5-a jarcento.
La vilaĝo posedis kastelon, kiu tamen malaperis kaj jam estis ruina antaŭ la franca revolucio de 1789. Estis en La Longueville ankoraŭ cent farmobienoj en 1940 (nur 18 hodiaŭ).
Administrado
La Longueville apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- france Oficiala retejo de La Longueville Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine