La Cantatrice chauve
unuakta teatraĵo
Aŭtoroj
AŭtoroEugène Ionesco
Lingvoj
Lingvofranca lingvo
Eldonado
ĜenroAbsurda Teatro
HonorigojLa 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde

La kalva kantistino (france originale La Cantatrice Chauve) estas teatraĵo de Eugène Ionesco el la genro de absurda teatro. La premiero sub reĝisorado de Nicolas Bataille okazis la 11-an de majo 1950 en la Théâtre des Noctambules en Parizo. Ekde la jaro 1957 la teatraĵo estas seninterrompe prezentata per la samurba Théâtre de la Huchette, kiu pro siaj prezentoj gajnis la teatran premion Molière. En siaj diversaj interpretoj la teatraĵo en Francio estas unu el la plej ofte surcenigitaj verkoj. La verkaĵo enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

La ideon de la teatraĵo havis la aŭtoro, kiam li lernis la anglan lingvon laŭ la Assimil-metodo. Li estis impresita pri la enhavo de la sobraj kaj ofte strange kunmetitaj dialogoj kaj decidis verki absurdan teatraĵon kun la nomo L'anglais sans peine ("la anglan sen peno"). La fina titolo ekestis pro miseldiro de aktoro dum sceneja provo.

Enhavo

Resumo de la teatraĵo pro sia absurda direktiĝo ne simplas. Tamen eblas rekoni lozan enhavan fadenon: La geedza paro Smith, tradicia brita familio el Londono, invitas la geedzan paron Martin. Fajrobrigadisto vizitas ilin. Li rekonas Mary, la servantinon de familio Smith, kiel malnovan konatulino.

La celo de la teatraĵo estas videbligi, kiom senenhavaj kaj ridindaj povas esti la temoj de ĉiutaga bonedukita konversacio. Unu el pluraj kulminoj de absurdeco estas la dialogo, en kiu la fajrobrigadisto demandas "Kaj la kalva kantistino?" kaj li ricevas la respondon "Ŝi daŭre havas la saman frizaĵon!".

En Esperanto

La teatraĵo estis Esperantigita de Georges Lagrange kaj surscenigita de TESPA en 1978 kiu prezentis ĝin interalie en Pollando. La rolantaro estis Solen', Georges Lagrange, Sylvie Bonnet, Jean-Pierre Peray, Daniel Benazech kaj Antoinette Leroux.

Kiam la organizantoj de la Internacia Junulara Kongreso de TEJO 1985 en kastelo Eringerfeld (Germanio) serĉis ĉefan kongresan teatraĵon, ili restis nekonvinkitaj pri la proponitaj teatraĵoj kaj decidis prefere mem el lingve spertaj junaj esperanto-aktivuloj starigi propran teatran grupon, kiu amuze surscenigu absurdan teatraĵon – teatra genro ĝis tiam malmulte atentata de esperantlingvaj teatraj teamoj. Ekestis grupo, kiu elektis la verkon "La kalva kantistino" interalie pro la por "lingvemaj" esperantistoj aparte ridinda temaro de absurdaj scenoj dum la lernado de fremda lingvo. La teamo pro ofte citita vortoparo el la teatraĵo nomis sin Kia Koincido, prezentis la teatraĵon poste en pluraj aliaj landoj, kaj dum la sekva jardeko surscenigis ankoraŭ pliajn verkojn de Arrabal, Williams, Ibsen, Havel kaj Frinton. Inter la aktoroj de la esperantlingva surscenigo de "La kalva kantistino" estis Thomas Bormann kaj Judith Jackson, Elsbeth Wielgus kaj Martin Haase, Katja Bertram kaj Jürgen Wulff alterne kun Thomas Pusch.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.