Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bossonnens (stacidomo). |
Bossonnens | |
---|---|
Blazono de Bossonnens | |
Kastelruino de Bossonnens | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Vevejso |
Koordinatoj | 46° 31′ 18″ N 6° 50′ 54″ O / 46.52167 °N, 6.84833 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 18″ N 6° 50′ 54″ O / 46.52167 °N, 6.84833 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1372 |
Areo | 4,10 km² |
Alteco | 751 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1615 |
Komunumkodo | 2323 |
Mapo de Bossonnens | |
Bossonnens estas urbo kaj komunumo en la distrikto Vevejso en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1372 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Bosseonnens siutas en la sudo de Kantono Friburgo proksimume 5 kilometrojn okcidente de la urbeto Châtel-Saint-Denis. La komunumo konistas el la vilaĝo Bossennens kaj la setlejoj La Golette kaj Le Bioley, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,10 km², de kiuj 15,9% estas kovritaj de arbaro, 71,5% servas por agrikulturo kaj 12,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Bossennens limas en nordo al Oron, en oriento kaj sudo al Attalens, kaj en okcidento al Granges (Vevejso).
Trafiko
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo 151 de Palézieux al Châtel-Saint-Denis kaj krome kondukas la kantona vojo n-ro 193 al Crosier-sur-Venvey. La plej proksima alveturejo al la sivsa aŭtovojo A12 situas proksimume 5 kilometrojn oriente apud Châtel-Saint-Denis. Per la etspura trajnlinio de Châtel-Saint-Denis al Palézieux la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Bossennens datiĝas el la jaro 1000 kiel Bucenens. Dum mezepoko la Senjorujo Bossonnens estis havaĵo de la familio Blonay, kiu konstruis en la loko kastelon, de kiu nuntempo restis nur ruino. En la jaro 1536 Bossonnens estis konkerita de Berno, kiu ĝin koncedis al Friburgo. Friburgo instalis en Bossonnens voktejon. En la jaro 1615 la sidejo de la vokto estis alilokita al Attalens. De la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 Bossonnens apartenis al la distrikto Châtel-Saint-Denis, poste ĝis sub la nova kantona konstitucio estis atribuita al la distrikto Vevejso.[3]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bossonnens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|