La Evangelio laŭ Spiritismo
Origine L’Évangile selon le spiritisme
La Evangelio laŭ Spiritismo
Kovrilo de unu el Esperantlingvaj eldonoj de la verko, eldonita de Brazila Spiritisma Federacio.
skribita verko
Aŭtoroj
AŭtoroAllan Kardec
Lingvoj
Eldonado
Eldondato1864
Lando Francio
Trajtoj
Paĝoj450
ĜenroReligio, Filozofio, Spiritismo
Antaŭa verkoLa Libro de la Mediumoj
Sekvanta verkoLa Ĉielo kaj la Infero
Tradukado
TradukintoIsmael Gomes Braga

La Evangelio laŭ Spiritismo (france L’Évangile selon le spiritisme) estas unu el la kvin bazaj verkoj de spiritismo, publikigitaj de Allan Kardec (pseŭdonimo de Hippolyte Léon Denizard Rivail ). La Evangelio laŭ spiritismo ne temas pri novigo de Evangelio, aŭ novaĵoj pri la vivo de Jesuo, ĝia nomo signifas, ke ĝi enhavas interpreton de Evangelio laŭ spiritismo. Ĝi enhavas i.a. la eksplikadon de la moralaj maksimoj de la Kristo, ilian konformecon kun spiritismo kaj ilian aplikadon al la diversaj situacioj de la vivo. Al Esperanto tradukis ĝin Ismael Gomes Braga.

Konsisto

La verko estas dividita en 28 ĉapitroj, krom la enkoduko kaj la antaŭparolo. En ĉiuj el la 28 ĉapitroj, kiuj konsistigas la libron, estas citaĵoj ne nur el la Evangelioj, sed el la Agoj de la Apostoloj kaj la Epistoloj de Paŭlo, krom citaĵetoj el la Malnova Testamento. Post ĉiu citaĵo sekvas prikomentoj de spiritoj kaj ankaŭ de Allan Kardec mem. La libro elvolvas iujn principojn de la spiritisma doktrino koncerne la senmortecon de la animo, la naturon de la spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralajn leĝojn, la nuntempan vivon, la estontan vivon kaj la estontecon de la homaro, laŭ la instruado de superaj spiritoj pere de pluraj mediumoj.

Recenzoj

Citaĵo
 Tiu libro enhavas la klarigon "de la moralaj maksimoj de Kristo, ilian konformecon kun Spiritismo, kaj ilian aplikadon al la diversaj siluacioj de la vivo". Tiu grava 432paĝa libro estas unu el la diversaj, kiuj montras la kompletan taŭgecon de Esperanto por esprimi abstraktajn ideojn. La ekzemplo por tiaj tradukoj venis de Zamenhof mem ( La Malnova Testam ento). 
 Belga esperantisto n286 (feb 1948)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.